2012-05-25
 Vizito al la modelo de oleborada platformo en maro |
La 23-an de majo, la Ĉina Internacia Foiro pri Ŝipo-industrio kaj la Ĉina Internacia Ekspozicio kaj Konferenco pri Maro-Inĝenierada Teknologio kaj Ekipaĵo inaŭguriĝis en la Nankina Internacia Ekspozicia Centro, Ĉinio.
En tiu ĉi granda evento partoprenis 617 entreprenoj de Ĉinio, Japanio, Koreio, Nederlando, Singapuro, Usono kaj aliaj 12 landoj. La foiro areas 24 mil kvadratajn metrojn kun pli ol 1237 standoj. Oni aranĝis 26 eksponajn partojn inkluzive de "Parto de Markoj", "Parto de Ŝipofarejoj", "Parto de Ŝipekipaĵoj", "Parto de Maro-Inĝenierado" kaj tiel plu por elmeti la lastadatajn programojn kaj novajn teknologiojn en diversaj ŝipaj kampoj, ekzemple ŝipokonstruo, desegno, ŝipekipaĵo, materialo kaj navigado.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng
|