Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Esplora Centro de Monda Ekonomio fondiĝis en la Universitato Nankai en Tianjin, Ĉinio
2012-05-28

 
Fondiĝa ceremonio de la Esplora Centro de Monda Ekonomio de la Universitato Nankai
 

Klaus Schwab parolas en la fondiĝa ceremonio. 

 

    La 27-an de majo la Esplora Centro de Monda Ekonomio fondiĝis en la Universitato Nankai en Tianjin, Ĉinio. Klaus Schwab, prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo, funkcias kiel honora direktoro de la centro.

 

    La Esplora Centro de Monda Ekonomio de la Universitato Nankai estas malferma sinteza esplora platformo. Ĝi faros ĝustatempan kaj vastan studon pri realaj kaj teoriaj problemoj rilataj al la Monda Ekonomia Forumo, prezentos esploran raporton kaj liveros politikan subtenon al la preparlabora grupo de la Somera Davos-Forumo okazonta en Tianjin.

 

    Klaus Schwab faris parolon en la fondiĝa ceremonio de la centro. Li diris, ke ellaborado de politikoj pri politiko kaj ekonomio bezonas pripenson kun antaŭvideco. La fondiĝo de la Esplora Centro de Monda Ekonomio de la Universitato Nankai enkorpigis respondecon de la akademia rondo. Li kredas, ke la esploraj atingoj de la centro ne nur estos en teoria flanko, sed ankaŭ donos realan influon al la monda ekonomio kaj registaraj decidoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

2
 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng