2012-05-28
 Malferma ceremonio de la unua festivalo de la ĉina luktarto |
La 26an de majo en la urbo Danjiangkou de la provinco Hubei inaŭguriĝis la unua festivalo de la ĉina luktarto, kiu daŭras kvar tagojn kaj altiras 1300 luktart-praktikantojn de 67 teamoj el 12 landoj kaj regionoj. La ludistoj apartenas al Shanlin, Wudang, Emei, Tongbibei, Taiji, Xingyi, Bagua, Baji, Tanglang kaj aliaj entute pli ol 30 luktart-skoloj.
Dum la festivalo okazas konkurso, prezentado kaj kunsido pri saniga sport-ekzercado.
Wudang-monto estas monda kultura heredaĵo kaj la origino de Taijiquan (tradicia ĉina boksarto). Ĉijare estas la 600-jara jubileo de Wudang-luktarto. La festivalo celas servi kiel la platformo de elmontrado, interŝanĝo kaj interreago pri luktarto kaj ĝi okazos en ĉiu dua jaro.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|