Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Teleinstruo de Esperanto
2012-05-28

 
Michel Fontaine gvidas E-kurson al ĉinaj elementaj lernantoj.
 

Michel Fontaine kaj liaj ĉinaj lernantoj en la de li gvidata E-kurso 
 

En la ĉina klaso de Esperanto 
 

Neĝeta kun siaj lernantoj dum la E-leciono 
 

Teleinstruo de Esperanto 
 

En la korea klaso de Esperanto 
 

En la korea klaso de Esperanto 

 

    La 16an de majo, Sonĝanta, korea instruistino konata en Bourg en Bresse sub la nomo "Ana", donis E-kurson al ĉinaj geknaboj, pere de videokonferenco… Michel, franca instruisto, fariĝis oficiala fremda E-instruisto de ŝia korea lernejo kaj vizitas "siajn" gelernantojn ĉiusemajne ĉe sia komputilo. Per tiaj internaciaj teleinstrumetodoj, la lernantoj akiras pli da motivoj kaj konkrete konsciiĝas pri la internacieco de nia lingvo Esperanto.

 

    Kondiĉe, ke la teknikaj cirkonstancoj estus sufiĉaj kaj bone preparitaj, kondiĉe, ke la disvolviĝo de la leciono estus konsentita inter ambaŭ instruistoj (tiu surloke kaj tiu en alia ajn lando), ĉiuj eblecoj taŭgas por efike instrui: vidi, esti vidata, paroli, demandi, respondi, kune aŭ sole legi, skribi kaj skribigi, desegni kaj desegnigi, montri kaj montrigi, movi kaj movigi, ordoni, konsili...

    Per tiaj metodoj, ĉiuj E-instruistoj kunlaboru... Ununura aspekto ne povas esti akordita: la hordiferenco...

    Pri tiu agado, vizitu: http://edukado.net/komunumo/forumo?f=314 kaj http://edukado.net/biblioteko/fotoj?al=9.

 

(Raporto de Sonĝanta el Sudkoreio kaj

Michel Fontaine el Francio / Ĉinio)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

 
Eŭropa Unio. Lingvaj kaj kulturaj aspektoj : Referaĵoj kaj diskutintervenoj / Red. Senad Čolić. -- Sarajevo: Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, 2011. -- 199 paĝoj; 300 ekz.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng