Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
136 homoj el 22 landoj legis pli ol 13000 paĝojn
2012-05-28

    La 16a Internacia Esperanto-Sumoo okazis de la 6-a ĝis la 20-a de majo 2012, nome dum du semajnoj.

 

    Sumoo estas japana tradicia lukto-arto kaj okazas ses 15-taga konkursoj en neparaj monatoj. En nia Esperanto-Sumoo, paralele kun tiu vera konkurso, partoprenantoj legadas Esperanto-librojn, decidinte la libron kaj la kvanton da paĝoj, kiujn ili legos dum la du semajnoj. Se ili sukcesas legi pli ol tiu promesita kvoto, ili akiros unu venkon, kaj tiamaniere ili legadas por akiri 15 venkojn. Do dum la sumoo ili ne batalas kontraŭ aliaj luktistoj, sed batalas kontraŭ sia maldiligenteco. La plej granda merito de tiu sumoo estas, ke komencantoj kaj veteranoj egale lukti. Komencantoj rajtas elekti facilan libron kaj kvanteton da paĝoj, kaj povas akiri unu venkon, dum veteranoj elektas malfacilan kaj kvantegon, tamen ili akiros same unu venkon.

 

    En tiu ĉi 16a Internacia Esperanto-Sumoo partoprenis 146 homoj el 22 landoj: 48 japanoj, 25 usonanoj, 18 francoj, 9 poloj, 8 koreoj, 6 danoj kaj finnoj ktp. Ĉi-foja menciinda afero estas, ke el Usono partoprenis 20 lernantoj (17-18-jaraj), kiuj lernas sub la gvido de Acebono. Ili legis "Karlo"-n kun tre bona rezulto.

 

    Dum la du semajnoj la partoprenantoj legis pli ol 13000 paĝojn. Se ne okazus tiu sumoo, certe ili legus entute nur 100 paĝojn. Dank'al tiu sumoo dormantaj libroj vekiĝis kaj iuj libroj vendiĝis, kaj tiamaniere la sumoo kontribuas al

 

    1. altigo de la nivelo de esperantistoj

 

    2. plimultigo de libro-vendado

 

    3. plifortigo de solidareco inter la partoprenantoj

 

    4. kaj fine progresigo de Esperanto-movado.

 

    Jen estas kelkaj opinioj de la partoprenintoj:

 

    1. Mi estas kontenta ĉar mi legis po 1 fablo tage...kiel mi anoncis ! Kiam mi estis lernantino, mi lernis kelkajn el ili...sed mi malkovris kelkajn fablojn, kiujn mi tute ne konis...

 

    2. Dank'al Cezaro Rossetti, kiu verkis "Kredu mi sinjorino!", mi finfine legis 160 paĝojn dum la lukto. Nun mi grandplezure finos la legadon de tiu ĉi libro, en kiu per multaj amuzaj rakontoj la aŭtoro priskribas sian propran vivon kiel "bazarulo", t.e. eksponisto en foiroj, dum la ekonomia krizo antaŭ la dua mondmilito. Dankon al ĉiuj, kiuj prizorgas la esperanto-sumoo kaj ĝis la julia lukto.

 

    3. Salutataj estu kunorganizantoj de maj-Festivala Sumoo-legado. Karaj Inspirantoj al konstanta legado de la verda literaturo. Konsekvenca kampanjo por la librolegado rajtas esti laŭre kronita kaj eksponita tutmonde. Verda gloro al la kunorganizantoj.

 

    4. La ludo estas granda plezuro. Povas okazi kelkfoje, ke malfacilas trovi la tempon legi, sed senĉese, sen deflankiĝante, mi plu legis ĉiutage la libron "Princo ĉe la hunoj". Tiun dikan libron mi ne kapablus legi, sed dank' al via motivigo, mi jam legis la du trionojn kaj restas iom pli ol du cent paĝoj kion mi legos venontsumoe. Dankon al vi, Axel - C8

 

    5. Mi ĝojis kaj ĝojas por ankoraŭ kelkaj paĝoj legi tiun romanon. Finfine mi legis averaĝe 9 paĝojn ĉiun tagon anstataŭ 5. Mi ĝojas, ke mi kapablas legi esperantan libron post nur tri jaroj de esperanta lernado. Mia japana korespondantino instigis min partopreni la sumoo-luktadon.

 

(HORI Jasuo)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 
Eŭropa Unio. Lingvaj kaj kulturaj aspektoj : Referaĵoj kaj diskutintervenoj / Red. Senad Čolić. -- Sarajevo: Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, 2011. -- 199 paĝoj; 300 ekz.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng