2012-05-29
 Ĉinaj pupoj |
|
 Fremdlandaj artistoj faras pup-prezentadon. |
La 27-an de majo la 21-a Internacia Pup-Festivalo inaŭguriĝis en la Internacia Ĝardeno de Nematerialaj Kulturaj Heredaĵoj de Chengdu, ĉefurbo de Sichuan-provinco en sudokcidenta Ĉinio. Dum la 8-taga festivalo la vizitantoj povas spekti pupo-prezentadon plej alt-nivelan en la mondo.
En la Internacia Ĝardeno de Nematerialaj Kulturaj Heredaĵoj, ĉefa kunvenejo de la festivalo, okazos ekspozicio pri pup-ludoj kaj ombro-teatroj de Ĉinio, ekspozicio kaj vendo de libroj, videoj kaj aŭdaĵoj, ekspozicio kaj vendo de amuzaĵoj de movbildaj karikaturoj kaj ekspozicio de bongustaj manĝaĵoj de Chengdu.
Dum la festivalo en 8 teatroj de Chendu oni povas spekti mondnivelajn prezentadojn. Krome la organiza komitato de la festivalo aranĝas projekcion de pup-filmoj, prezenton por publika bono kaj aliajn aktivadojn por ke pli multaj homoj kontaktu pup-arton kaj spektu ĝian apartan ĉarmon.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|