Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaŭguriĝis la 1-a Ĉina Pekina Internacia Foiro por Serva Komerco
2012-05-30


Inaŭguro de la 1-a Ĉina Pekina Internacia Foiro por Serva Komerco 
 
 
Wen Jiabao faras prelegon en la inaŭguro.

 

    La 28-an de majo la 1-a Ĉina Pekina Internacia Foiro por Serva Komerco inaŭguriĝis en la Nacia Konferenca Centro de Pekino. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao ĉeestis la inaŭguron kaj faris prelegon sub la titolo "Antaŭenpuŝi disvolvon de serva komerco en grandigo de malfermo".

 

    Wen Jiabao diris, ke okazigo de la Ĉina Pekina Internacia Foiro por Serva Komerco estas grava ago de Ĉinio por grandigi malfermon al ekstero kaj antaŭenpuŝi rapidan disvolvon de servaj industrio kaj komerco.

 

    Post sankcio de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio la Ĉina Pekina Internacia Foiro por Serva Komerco kune organizita de la Ministerio de Komerco de Ĉinio kaj la pekina popola registaro okazos en Pekino ĉiu-jare de la jaro 2012.

 

    La 1-a Ĉina Pekina Internacia Foiro por Serva Komerco daŭros 5 tagojn. Dum la foiro oni aranĝos pli ol 100 aktivadojn, kiuj plejparte estas por traktado de komerco. En la foiro partoprenas 30 respondeculoj de 500 potencaj entreprenoj de la mondo, 67 entreprenoj el 500 potencaj entreprenoj de la mondo kaj amasoj da komercistoj el 82 landoj kaj regionoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

 
Mondial prezentas en ĉi tiu volumo 60 mikronovelojn kaj unu suplementan novelon de la Esperanta aŭtoro Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng