2012-05-30
 La tri ĉinaj instruistinoj |
En la lernejo Baiyangshujie-Xiaoxue (ĉina urbo Taiyuan) propedeŭtikcele lernas Esperanton 100 infanetoj kaj la projekto havas ŝancojn atingi la OFICIALIGON DE ESPERANTO EN ĈINAJ LERNEJOJ.
La lernejestro Wei Yubin (Jado) mem estas esperantisto, kiu instruis la lingvon al siaj tri koleginoj. La junulinoj partoprenis la monatan staĝon sur la Esperanto-Insulo en januaro 2012 kie ili sukcese trapasis ankaŭ la KER-ekzamenon.
La redakcio de edukado.net ĵus ricevis foton pri WANG Nan, ZHANG Yating, LI Jingxia kiuj tenas en siaj manoj la ricevitajn atestilojn.
(el edukado.net)
Redaktoro: Xie Ruifeng
|