2012-05-30
 La plej granda akvomelono 27.15-kilograma |
|
 Inaŭguro de la 24a akvomelon-festivalo en Daxing |
La 28an de majo en Daxing, Pekino, inaŭguriĝis la 24a festivalo de akvomelono kun la temo "nia nova distrikto, via estonteco", kune aranĝita de melono-asocio sub la Ĉina Societo de Hortikultura Scienco, Turism-Disvolva Komitato de Pekino kaj la popola registaro de Daxing-distrikto.
En la inaŭguro oni projekciis tri filmetojn Kariero de la Nova Distrikto, Verda Kultivado, kaj Prosperiĝo. Ili spegulas la historiajn ŝanĝiĝojn de la ekonomio kaj socio de Daxing-distrikto, pekina antaŭurbo, en la pasintaj 24 jaroj, kaj reflektas la novajn penson kaj ŝancon de la distrikto por la ekonomia kaj socia disvolvado en la periodo de la 12a Kvinjara Plano (2011-2015).
La festivalo, kiu okazis jam 23 fojojn kiel konata marko, estas la scenejo por interŝanĝo kaj montrado de entreprenoj, platformo por akcelado de komerco kaj investo, kaj kanalo por antaŭenigo de verda turismo kaj pliigo de la kamparana enspezo.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|