2012-05-30
-- Intervjuo al estro de la Ĉina Pavilono de la Monda Ekspozicio en Yeosu
de CHEN YUJIE
 Pentraĵo Fiŝ-infanoj verkita de Wang Yahong el Zhejiang-provinco |
|
Porcelana delfenido, la talismano de la Ĉina Pavilono |
|
 La Ĉina Pavilono en konstruado |
|
 La organiza komitato de la Ĉina Pavilono donas akreditaĵon de partnereco al la portalo Sina. |
Trajtoj de la Ĉina Pavilono
La Monda Ekspozicio estas platformo por interŝanĝoj de diversaj landoj. Malsamaj landoj havas malsamajn trajtojn laŭ la geografia situo, politiko, kulturo kaj scienca atingo kaj ankaŭ malsamajn kondiĉojn laŭ la oceana posedo. La Ĉina Pavilono kun areo de 1241 kvadrataj metroj estas unu el la plej grandaj pavilonoj en la ekspozicia zono kaj plene prezentas la ĉinajn trajtojn.
La aspekto de la Ĉina Pavilono estas rimarkinda. La ekstera muro estas ornamita per la pentraĵo Fiŝ-infanoj, kiu simbolas rikolton de fiŝkaptado kaj prezentas la amon kaj senliman imagon de ĉinaj fiŝkaptistoj al la maro. La originala pentraĵo estis farita de Wang Yahong el Xiangshan, Zhejiang-provinco, unu el luliloj de la tradicia fiŝkaptista pentrado en Ĉinio. Pro viv-similaj figuroj kaj buntaj koloroj la pentraĵo gajnis kelkajn premiojn.
La arto de la tradicia ĉina blua kaj blanka porcelano estis uzita en la dezajno de la aspekto de la Ĉina Pavilono. Lu Jingbo, porcelano-majstro el Chaozhou, Guangdong-provinco, aglomeris la porcelanajn pecojn kun desegnoj, kiuj konsistigas la pentraĵon.
Dezajnistoj elektis la ĉinan blankan delfenon kiel la ĉefan elementon de la Ĉina Pavilono. La talismano de la Ĉina Pavilono estas delfenido, kaj la Ĉina Pavilono havas teatrejon nomatan "Delfena Teatrejo". Kial oni elektis la ĉinan blankan delfenon por tiu rolo? Ĉinio havas multege da oceanaj estaĵoj, ekzemple mangrovoj en la maro proksima al Guangxi kaj Hainan, ĉinaj asipenseroj en Jangzio, makulaj fokoj en Liaoning ktp. Pri la ĉina blanka delfeno, diversnivelaj registaroj de Ĉinio prenis protektajn rimedojn, kiuj gajnis aplaŭdon de la internacia komunumo kaj enkorpigas la ideon de harmonia kunekzistado inter la oceano, marbordo kaj la homaro. Krome la aspekto de la ĉina blanka delfeno estas aminda. Pro tiuj kialoj oni elektis ĝin.
La granda ekrano en la Ĉina Pavilono elmontros al spektantoj la vivmedion de la ĉinaj blankaj delfenoj. En la teatrejo de la Ĉina Pavilono oni movbilde prezentos rakonton de knabino Nini en malgranda fiŝkaptista vilaĝo kaj la ĉina blanka delfeno. La rakonto enkorpigas la sciencan koncepton de reciproka dependo inter la ĉina popolo kaj la oceano, kunekzistado de la homaro kaj la oceano, kaj daŭrigebla disvolviĝo.
Krome, la interreaga ekipaĵo pri la ĉina blanka delfeno diskonigas la oceanan biodiversecon kaj ekologian protektadon de Ĉinio; la bildo pri batiskafo Jiaolong, la aparato de glacia kerno de Antarktio kaj la esplorado de la du polusaj regionoj montras ĉinajn atingojn de oceanaj sciencteknikoj kaj konsideron de oceana ekspluatado.
Por disvolviĝo de ĉinaj entreprenoj
La Ĉina Pavilono utiligos diversajn specojn de alta teknologio, ekzemple akustika, optika, elektra kaj interreaga.
La Ĉina Pavilono akiris subtenon de multaj enlandaj entreprenoj. Ĝi fariĝos granda platformo por elmontro de la ĉinaj entreprenoj al la ekstera mondo. Japanio kaj Korea Respubliko realigis rapidan disvolviĝon de la ekonomio per gastigo de la Monda Ekspozicio, kaj iliaj entreprenoj kaj produktoj fariĝis internaciaj markoj, ekzemple Samsung fariĝis mondkonata post la Monda Ekspozicio en Daejeon, Korea Respubliko, en la jaro 1993. Ni deziras puŝi pli da ĉinaj entreprenoj al la internacia scenejo per la Monda Ekspozicio en Yeosu.
Unuvorte, en la ĉi-jara Monda Ekspozicio, ni disvastigas la plej tipan oceanan kulturon kaj oceanan sciencon de Ĉinio kaj la koncepton pri daŭrigebla disvolviĝo de la oceano. Laborantoj de la Ĉina Pavilono sentas honoron kaj fieron pro sia partopreno en la ekspozicio.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|