Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Liang Guanglie intervidiĝis kun Voltaire Gazmin en Pnompeno de Kamboĝo
2012-05-31


Interparolas Liang Guanglie (la 1-a de dekstre) kaj Voltaire Gazmin (la 1-a de maldekstre). 

 

    La 28-an de majo Liang Guanglie, ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri nacia defendo, intervidiĝis en Pnompeno, ĉefurbo de Kamboĝo, kun Voltaire Gazmin, filipina ministro pri nacia defendo, kiu ĉeestas en Kamboĝo la konferencon de ministroj de nacia defendo de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. Ili interŝanĝis opiniojn pri la duflankaj rilatoj kaj komune zorgataj aferoj.

 

    Liang Guanglie diris, ke Ĉinio kaj Filipinoj estas najbaro. Ĉinio multe atentas disvolvadon de la rilatoj inter la du landoj kaj tiuj inter la dulandaj armeoj, kaj por antaŭenpuŝi la rilatojn Ĉinio prenis multajn pozitivajn rimedojn.

 

    Liang Guanglie diris ankaŭ, ke Huangyan-insulo estas la teritorio de Ĉinio, kaj tio estas nedisputebla fakto. La evento de Huangyan-insulo estas kaŭzita de Filipinoj, kies militŝipo per milita forto ĝenis ĉinajn fiŝistojn. Post okazo de la evento, faroj de Filipinoj komplikis la staton de la afero. Ĉinio postulas, ke Filipinoj efektive respektu la ĉinan suverenecon kaj ne faru agojn, kiuj plikomplikos kaj seriozigos la situacion. Ĉinio esperas, ke filipinaj departemento pri defendo kaj armeoj metos la ĝeneralan intereson sur la unuan lokon, restos kvieta, sin retenos, parolos kaj agos kun singardemo, kaj konservos regionan pacon kaj stabilecon per praktikaj agoj.

 

    Voltaire Gazmin dankas Liang Guanglie pro lia intervidiĝo kaj interŝanĝis kun li opiniojn pri sentemaj aferoj alfrontataj de la du landoj. Voltaire Gazmin diris, ke Filipinoj esperas, ke dum la dulandaj departementoj pri eksteraj aferoj traktos rilatajn sentemajn aferojn, la dulandaj departementoj pri defendo daŭre tenos komunikadon por akceli pacan kaj racian solvon de la rilataj problemoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng