Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Bonulo Maljuna Guo (I)
2012-05-31

de LI SHUYA

 


Bonulo Maljuna Guo 

 

    En la urbo Anshan de la provinco Liaoning, nordorienta Ĉinio, vivas ordinara ŝose-administranto. Lia nomo estas Guo Mingyi, dum liaj kolegoj karese nomas lin per Maljuna Guo. 

 

    Maljuna Guo naskiĝis en la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento, kaj faris multajn bonajn aferojn por aliaj dum dekoj da jaroj. Iuj diris, ke li estas stulda, aliaj opiniis, ke li estas stranga, kaj li mem neniam imagis, ke iun tagon li fariĝos fama stelo.

 

    En la jaro 2011 Guo Mingyi estis elektita kiel morala modelo de la tuta lando kaj fokusa persono en interreto. Nur en malpli ol duonjaro post kiam li malfermis sian individuan blogon, la nombro de liaj fanoj superis kvar milionojn. Ankaŭ liaj rakontoj estis aperigitaj en libro kaj adaptitaj al filmo kaj al moderna dramo.

 

    Emi "ŝovi sian nazon en fremdan vazon"

 


Guo Mingyi donas trombociton. 

 

    Maljuna Guo laboras kiel ŝose-administranto en la fera minejo Qidashan de la Anshan-a Fera kaj Ŝtala (Grupo) Korporacio. En la jaro 2006, filo kaj filino de liaj du kolegoj estis atakitaj de leŭkemio kaj grava negenera anemio respektive. Post kiam Maljuna Guo tion informis, venis al li la ideo, ke li senpage faru frotadon per malseka bantuko al la ministoj, kiuj sin banas en la publika banejo post pena laboro tuttaga kaj konigu al ili la malfeliĉon de la du infanoj dum sia servo, por ke pli da homoj helpu la malfeliĉajn malsanulojn. Dum la frotado, li senĉese ripetadis: "Ĉu vi scias ke en nia minejo du infanoj suferas de leŭkemio? Fakte, se pli da homoj donos hematopoezan trunkĉelon, eblos sukcesigi la kuplon por savi la infanojn." 

 

    Dank' al la klopodo de Maljuna Guo, finfine pli ol kvarcent ministoj partoprenis en la unua kolektado de ĉela specimeno de hematopoeza trunkĉelo, kaj poste multaj aliaj sinsekve ĉeestis al la aktivado. Amo kreis miraklon. Estis trovita trunkĉelo, kiu sukcese kuplis tiujn de la knabino. Post kuracado ŝi resaniĝis kaj elhospitaliĝis. Sed bedaŭrinde, la knabo de alia kolego ne trovis taŭgan doninton de hematopoeza trunkĉelo. Maljuna Guo ege malĝojis kaj ploris dum konigo pri la afero en la radio-stacio de Anshan.

 

    Fakte, tiuj du kolegoj estis nur simplaj konatoj de Maljuna Guo. Sed li ĉiam prenas alies aferojn kiel siajn proprajn aferojn. Por helpi aliajn li preskaŭ fordonis ĉion en la hejmo.

 


En la ĉambro de Guo Mingyi 

 

    Efektive, Maljuna Guo povus ĝui pli riĉan vivon. Lia monata salajro superas kvar mil juanojn kaj tiu de lia edzino estas ĉ. du mil juanoj. Ŝi nomiĝas Sun Xiuying kaj laboras en la Kvara Hospitalo de Anshan. Sed, Maljuna Guo ĉiam vivas malriĉan vivon. La tri membroj de lia familio loĝas en sendekora apartamento kun unu dormoĉambro je apenaŭ kvardek kvadrataj metroj, kiun la familio havis antaŭ pli ol du dek jaroj. En lia hejmo eĉ ne estas ŝranko. Iliaj vestoj kaj aliaj ĉiutagaj necesaĵoj estas metataj sub la lito. 

 

    Kie uziĝis la enspezo de la familio?

 

    Ĝi estis donacita al aliaj.

 

    En la tirkesto en la oficejo de Maljuna Guo estas stako da atestiloj de la poŝta monsendo, per tiu mono li pagis lernokotizon por pli ol 180 lernantoj el malriĉaj familioj de la tuta lando. Yang Jingbo, sekretario de la kompartia filio de la mina kompanio sub la Anshan-a Fera kaj Ŝtala (Grupo) Korporacio, faris kalkulon por Maljuna Guo: li laboras en la Anshan-a Fera kaj Ŝtala (Grupo) Korporacio jam 28 jarojn, ricevis entute 290 mil juanojn kiel salajron, el kiuj li donacis entute 120 mil juanojn al malriĉaj lernantoj, kolegoj kaj al suferantoj en katastrofo-trafitaj regionoj.

 

    La familio de Maljuna Guo aĉetis sinsekve tri biciklojn, sed ili estis donacitaj nelonge poste, kaj ankaŭ tri televidilojn li oferis al aliaj. Pri tio informiĝinte, la komitato de la urba registaro de Anshan speciale aĉetis televidilon por lia familio kaj deklaris, ke ĝi estas kapitalo de la ŝtato, kaj neniu rajtas ĝin donaci al iu alia. Nur post tiam liaj familianoj povas rigardi televidon en trankvilo.

 

    Maljuna Guo donacis ne nur monon, sed ankaŭ sangon. De la jaro 1990 ĝis nun, li senpage oferis sangon 28-foje je 60 mil ml. kaj trombociton 49-foje. De la jaro 2006 li komencis doni hematopoezan trunkĉelon. Kaj en la jaro 2009 li fariĝis unu el la unuaj volontuloj de la urbo Anshan, kiuj donos siajn organojn post la morto.

 


Guo Mingyi kaj lia edzino Sun Xiuying 

 

    Komence, la edzino de Maljuna Guo ne komprenis lin kaj koleris kontraŭ liaj agoj. Sed poste, lia persisteco ŝin kortuŝis. Ŝi diris, ke fakte, Maljuna Guo zorgas ankaŭ pri la familio. Kiam ŝi estas malĝoja, Maljuna Guo faras tion kaj alion por ŝin ĝojigi. Matene, antaŭ ol iri al la laboro, Maljuna Guo ĉiam atentigas ŝin pri trafika sekureco sur la vojo, kaj ŝin adiaŭas per kiso. Lia edzino Sun Xiuying diris: "Mi jam kutimiĝis al la agado de mia edzo, li estas bonulo." 

 

    Menciinte pri sia helpemo, Maljuna Guo diris: "Mi trovas min trankvila post kiam mi donacis monon al aliaj, kaj mi ne trovas nian vivon peniga, mia familio havas manĝon kaj loĝejon. Ni bone vivas kaj al ni mankas nenio. Mi donacis iom da mono kaj sango, tio ne damaĝas mian vivon, sed povas helpi iujn infanojn malriĉajn kaj savi la vivon de iuj homoj. Kial mi ne tion faras?"

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng