Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
22-jara profesoro en Ĉinio
2012-05-31

    En la 20-a de marto, Zhang Yaoxue, rektoro de Zhongnan-Universitato de Ĉinio kaj membro de la Ĉina Akademio de Inĝenierado, diris, ke Zhongnan-Universitato engaĝis Liu Lu, studenton kiu solvis la Supozon de Seetapun, malfacilan matematikan problemon de la mondo, kiel profesorecan esploriston. 22-jara Liu Lu fariĝis plej juna profesoro en Ĉinio kaj fokuso de la publiko. Oni nomas lin "matematika talentulo" aŭ "matematika genio".

 


Liu Lu 

 

    En la ĉinaj universitatoj, studentoj post la diplomitiĝo havas longan vojon por fariĝi profesoro, ili devas akiri magistrecon, doktorecon kaj vic-profesorecon en laboro, kaj fine profesorecon. La tuta procezo postulas almenaŭ 15 jarojn. Sed Liu Lu plenumis tiun procezon nur en mal pli ol 1 jaro.

 

    Intereso kaj kapablo estas plej gravaj

 

    Je la unua vido oni malfacile ligas tiun unujaran studento-esploranton de Zhongnan-Universitato, kun profesoro, oni des pli ne povas imagi, ke ĝuste tiu neparolema knabo kun malalta voĉo solvis la Supozon de Seetapun, malfacilan problemon ne sukcese solvitan de multaj matematikaj esploristoj.

 

    La Supozo de Seetapun estis elmetita de la angla matematik-logikisto Seetapun en 1995. Dum la pasintaj pli ol 10 jaroj, multaj internacie famaj esploristoj klopodis por solvi ĝin, sed ne sukcesis.

 

    Iutage de oktobro en 2010, memlernante matematikan logikon Liu Lu subite ekhavis ideon pri solvo de la supozo kaj laboris tra la tuta nokto por fini la kalkuladon en studenta loĝejo. Li skribis artikolon angle pri la procezo de la solvo de la supozo kaj sendis ĝin al Ĵurnalo por Simbola Logiko eldonita de la Ĉikaga Universitato en Usono. Tiam li uzis la nomon Liu Jiayi. Li sukcese pruvis la Supozon de Seetapun per Ramsey Teoremo por Paro. Lia esplorado estis konfirmita de internaciaj sciencistoj.

 

    22-jara Liu Lu estis sankciita por rekte studi por magistreco kaj doktoreco. Li gajnis milionon da juanoj kiel premion. Laŭ la difino de la universitato, duono de la sumo estu uzata por plibonigi la esploran kondiĉon kaj la alian parton por bonigi lian vivon. Samtempe la universitato decidis engaĝi lin escepte kiel profesorecan esploriston.

 

    Parolante pri sia sukceso Liu Lu diris, ke li havas nenian sekreton en tio, li faras tion kio lin interesas. Li konfesis, ke li ne estis rimarkinda ĉu en mezlernejo ĉu en universitato, tamen li havas grandan intereson por matematiko de la infaneco. Li ĉiam trovas plezuron en solvado de matematikaj problemoj per siaj metadoj kaj pensmanieroj.

 

    En la okuloj de la kunlernantoj, Liu Lu estas "akademia knabo", li malofte ludas videoludojn nek multe babilas, sed ĉiam legas materialojn surrete aŭ en biblioteko.

 

    Liu Lu diris, ke li zorgas pri sia kapablo pli multe ol la poentoj. Li planas daŭrigi la studon en aliaj landoj por sin kompletigi en la estonteco. Li diris: "Mi ege atentas la procezon de la studado. Gravas, ke mi povu lerni ion."

 

    Elektado de talentuloj en Zhongnan-Universitato

 

    Pri la engaĝo de Liu Lu, Zhang Yaoxue diris ke tio povas esti signalo, ke Zhongnan-Universitato promocias homojn laŭ la kapablo, sed ne nur pro formala instruiteco kaj servodaŭro.

 

    Liu Lu jam pruvis sian kapablon pri sendependa esplorado. Laŭ opinio de Zhang Yaoxue, profesoreca esploristo estas nur akademia titolo, kiu servas al Liu Lu kiel la platformo, garantio kaj kondiĉo por lia esplorado.

 

    Estonte Liu Lu povos fari sian esploradon ne nur en la universitato, sed ankaŭ en aliaj landoj kiel vizitanta instruitulo.

 

    La kazo de Liu Lu ne estas ununura en Zhongnan-Universitato. Profesoro Hu Zhenting, la nuna instruisto de Liu Lu por doktoreco, estis promociita de asistanta instruisto rekte al profesoro.

 


Zhang Yaoxue donas premion al Liu Lu. 

 

    Zhang Yaoxue diris, ke la universitato devas esti loko por flugigi revojn de junuloj, sed ne la dormolito por maldiligentuloj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng