2012-05-31 Kadre de planita transiro, Humphrey Tonkin emeritiĝis de la prezidanteco de ESF (Esperantic Studies Foundation)dum la aprila kunsido de la ESF-estraro. La Estraro unuanime aprobis Vic-prezidanton Mark Fettes kiel lian sukcedanton.
Tonkin estis prezidanto de la Fondaĵo ekde ĝia fondiĝo en 1968.
Fettes, profesoro de la universitato Simon Fraser en Kanado, diris: "Estas granda ŝanĝiĝo por ni, kvankam ĝi estas la kulmino de nia laboro dum la lasta jardeko……Ni transiras de ĉefemfazo pri esplorado kaj akademia studado al pli anticipa investado en la disvolviĝo de la interreta Esperanto-komunumo. Ni vidas ĉi tion kiel aliron kiu, longperspektive, ebligos nin ampleksigi ankaŭ nian tradician esplor-rolon".
Aliaj ŝanĝiĝoj en la Estraro: Derek Roff elektiĝis Vic-prezidanto, aliĝante al jama Vic-prezidanto Grant Goodall. Anna Bennett kaj Bonnie Fonseca-Greber restas en la Estraro kiel Kasisto kaj Sekretario respektive, kune kun estraranoj Geoffrey Greatrex kaj Wally Du Temple.
Timothy Reagan, iama Ekzekutiva Direktoro de ESF, forlasas la Estraron pro lia baldaŭa transloĝiĝo al Kazaĥio, kie li servos kiel Dekano de nova postdiploma lernejo pri edukado en la universitato Nazarbajev. Reagan tamen daŭre servos kiel membro de la ESF-konsilantaro.
(el La Balta Ondo)
Redaktoro: Xie Ruifeng |