2012-05-31 "Veturilo" estos la nomo de la novaj urbaj bicikloj en Varsovio, laŭ decido de interreta voĉdonado. La Esperanta nomo gajnis spite la fakton ke ĝi enhavas la literon "v", kiu ne estas uzata en la pola.
La planata sistemo de urbaj bicikloj en Varsovio havos 125 luejojn kun entute 2 100 bicikloj. Por uzi la biciklojn necesos registriĝo kaj antaŭpago.
La nomo de la sistemo estis elektita per interreta vodonado. La nomo Veturilo en Esperanto ricevis 32 procentojn de la voĉoj.
(Laŭ informo de PEJ)
(el Libera Folio)
Redaktoro: Xie Ruifeng
|