Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Eletroenergia reto en Tibeto (II)
2012-05-31

de LIU BIAN

 

    Konstrui elektrotransmisian linion en Tibeto

 


La laboristoj kontrolas la linion. 

 

    Por solvi la problemon de elektromanko en Tibeto, kiu multe influis la ekonomian disvolviĝon de la regiono dum la pasintaj jaroj, la ĉina registaro decidis konstrui elektrotransmisian linion en Tibeto, kaj tiu inĝenierado estas unu el la ĉefaj projektoj por ekspluatado en la okcidenta Ĉinio. La elektrotransmisia linio komenciĝas oriente de Geermu en Qinghai-provinco kaj finiĝas okcidente en Lasao de Tibeto, same kiel la fervojo de Qinghai al Tibeto. Ĝi estas la unua elektrotransimia linio sur la altebenaĵo kun longeco de 1038 km kaj investo de 16.2 miliardoj da juanoj .

 

    La konstruaĵo havas parton kun pli ol 900 km sur la altebenaĵo super la marnivelo de 4000 metroj, kaj transgrimpas la monton Tanggula ĉe la loko alta 5300 metrojn super la marnivelo kaj per tio ĝi fariĝis la konstruaĵo sur la plej alta loko super la marnivelo. Krom tio influo al sano de laboristoj pro la altebenaĵo, fragila ekologia medio, malfacila konstruado sur la altebenaĵo kaj en tundra zono, kaj esplorado kaj produktado de rilataj ekipaĵoj kaj instalaĵoj por uzado sur la altebenaĵo donis al la konstruado grandajn malfacilaĵojn.

 

 
Laboristoj sternas pajlajn matracojn por protekti la herbojn.

 

    La elektroenergia reto trapasas 5 naturpartkojn inkluzive de Kekexili kaj Sanjiang, kie la ekologiaj kondiĉoj estas malfortaj. La bestoj en tiuj regionoj estas tre sentemaj al la ŝanĝiĝo de la ĉirkaŭaĵo. La ŝtata elektroenergia kompanio unuafoje en sia konstruado investis 340 milionojn da juanoj por protekti verdaĵojn. Antaŭ la konstruado oni sternis pajlajn matracojn sur herbejo kaj sur ĝi metis tolojn por protekti la herbojn. Post la konstruado oni replantis herbojn en la detruitaj lokoj kaj forportis rubaĵojn, kaj dum la migrad-periodo de tibetaj antilopoj oni provizore ĉesigis la konstruadon por cedi vojon al la bestoj.

 

    30 mil laboristoj en tre severaj naturaj kondiĉoj venkis malfacilaĵojn fizikan kaj psikologian, batalis kontraŭ la ofta blovado de sabloventego kaj plenumis la bazan konstruadon de kontinua lineo kaj kurentointerŝanĝa stacio. Finfine ili starigis la elektrotransmisian linion sur la altebenaĵo en 15 monatoj.

 

    Adiaŭi la limigadon de elektro

 

    61-jara tibetano Mizhu diris kun ĝojo: "Ĉi-jare la 22-a de februaro estis Novjaro laŭ la tibeta kalendaro, kaj en tiu tago oni ne ĉesis liveri al ni elektron, ke ni pasigis tre agrablajn feriojn."

 

    "Ĉi-jare ne okazis interrompo de elektro!"-- tio estas plej multe aŭdita frazo dum mia intervjuo en Tibeto. Depost la vintro de la pasinta jaro la elektrouzado en Tibeto multe kreskis, tamen pro la provfunkciado de la elektroenergia reto en novembro de la pasinta jaro ne plu okazis deviga limigado de elektro.

 

 
La elektrotransmisia linio donas al la tibetanoj oportunon.

 

    En la pasintaj jaroj en Tibeto oni ĉefe uzis hidroelektron, kaj dum la sekaj printempo kaj vintro la provizo de elektro ne povis kontentigi la bezonon de la uzantoj. Por garantii la elektro-uzadon de popolanoj la loka registaro devis praktiki la limigadon de elektro-konsumado de entreprenoj kaj firmaoj, kaj siatempe multaj entreprenoj estis devigitaj haltigi la produktadon eĉ dum duonjaro. 

 

    Chen Bo, vicĉefinĝeniero de la Tibeta Elektra Kompanio sub la Ŝtata Elektroenergi-reta Kompanio, diris: "Depost la funkciado de la elektroenergia reto la transmisia kvanto atingis 2 milionojn da kWh tage okupante 30% da konsuma kvanto de elektro en Tibeto. Tio efike mildigis la elektromankon en la regiono."

 

    Laŭkalkule i nter la jaroj 2013 kaj 2015 la eletroenergia retkonektado inter Qinghai kaj Tibeto ebligos transmisii elektron je 4 miliardoj da kWh al la tibeta elektroenergia reto, komplete kontentigante la elektrobezonon de la socia kaj ekonomia disvolviĝoj en la regiono, kaj per tio finiĝos la historio de elektro-limigado al tibetaj entreprenoj kaj firmaoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 

 

 
Mondial prezentas en ĉi tiu volumo 60 mikronovelojn kaj unu suplementan novelon de la Esperanta aŭtoro Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng