Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Shandong-a Esperanta Junulara Organizo faris viziton al la Zaozhuang-a Profesia Instituto
2012-06-01

    En la 30-a de majo fraŭlinoj Frada, Amikia kaj Alinka, estraranoj de la Shandong-a Esperanta Junulara Organizo faris viziton al la Zaozhuang-a Profesia Instituton, en kiu aktivas la Esperanta Studento-Societo kaj la Esperanto-kurso sub la gvido de s-roj Semio kaj Azia Paco, vicĝenerala sekretario de la Zaozhuang-a Esperanto-Asocio kaj instruisto de Esperanto de la instituto.

 

    S-ro Wang Hongling, vicdirektoro de la profesia instituto, bonvenigis ilin. En la bonveniga kunsido s-ro Wang Hongling konigis la instituton kaj la Esperantan Movadon en la instituto. Frada kaj Amikia en la nomo de SEJO donacis kelkajn Esperanto-librojn kaj verdstelan standardon al la instituto.

 

    Post la kunsido ili vizitis la Esperanto-kurson en la instituto kaj interŝanĝis kun kursanoj de Esperanto. Fraŭlino Alinka, nepala esperantistino, kiu faras sian studon en la Zaozhuang-a Universitato, prezentis nacian kanton en la Amuza Vespero de la instituto.

 

    La Zaozhuang-a Profesia Instituto, la plej nova kaj bona profesia instituto en la provinco Shandong en orienta Ĉinio, fondiĝis en la jaro 2008 kun 19 fakoj. Du internaciaj festivaloj de Esperanto okazis en la instituto, de la jaro 2011 la instituto jam trifoje funkciigis la Esperanto-kursojn. Nun en la instituto estas du Esperanto-organizoj, nome: filio de la Zaozhuang-a Esperanto-Asocio kaj Studenta Esperanto-Societo.

 

    Ili esperas, ke pere de Esperanto la instituto ĝemelos kun similaj lernejoj en la tuta mondo.

 

    Bonvolu kontaktiĝi kun s-ro Semio (semio@163.com).

 

(Kontribuo de Sun Mingxiao el Shandong, Ĉinio)

Redaktoro: Wang Lihua

 


Frada (Yang Songsong), ĝenerala sekretario de SEJO, donacas Esperantajn librojn al la Zaozhuang-a Profesia Instituto. 
 

Nepala samideano Alinka, kiu faras sian studon en la Zaozhuang-a Universitato, donacas diskon pri turismo en Nepalo al turisma fakultato de la instituto. 
 

Membroj de la Esperanto-Societo de la Zaozhuang-a Profesia Instituto kune kun standardo donacita de SEJO 
 

Membroj de SEJO kaj tiuj de la Studenta Esperanto-Societo de la Zaozhuang-a Profesia Instituto 
 
 
Fraŭlino Alinka kantas en la Amuza Vespero de la instituto.

 

 

 

 
Eŭropa Unio. Lingvaj kaj kulturaj aspektoj : Referaĵoj kaj diskutintervenoj / Red. Senad Čolić. -- Sarajevo: Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, 2011. -- 199 paĝoj; 300 ekz.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng