Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Propagando por la Monda Sentabaka Tago
2012-06-01


Chen Zhu, ĉina ministro pri sano, prelegas en la propagando. 
 
 
Pekinaj studentoj propagandas surstrate por la Monda Sentabaka Tago.

 

    La 30an de majo en Pekino la Ĉina Ministerio pri Sano faris propagandon por la 25a Monda Sentabaka Tago (la 31a de majo) iniciatita de la Monda Organizaĵo por la Sano, kaj publikigis Raporton pri Damaĝo de Fumado al la Sano. Per scienc-esplora datenaro el Ĉinio kaj aliaj landoj la raporto eksplikis la damaĝon de fumado kaj duamana fumado al la sano, analizis kaŭzojn de la tabaka dependo kaj konigis taktikojn kaj rimedojn de fumad-haltigo.

 

    Chen Zhu, ĉina ministro pri sano, diris en la propagando, ke la ĉina registaro alte atentas la tabakan regadon kaj plenumadon de konvencio pri tabaka regado. Unue, sanitaraj departementoj atingis pozitivan progreson en ĉi-rilataj laboroj, ekzemple pri starigo de sentabakaj sanitaraj servoj; due, ili klopodis por leĝdoni pri fumad-malpermeso en publikaj ejoj kaj por krei sentabakan medion; trie, ili plifortigis propagandon pri tabaka regado kaj organizis ĉi-rilatajn aktivadojn; kaj kvare ili ellaboris kaj eldonis Ĉinan Klinikan Orientilon pri Fumad-Haltigo kaj senĉese altigis la kapablon de medicinaj personoj por servo al fumad-haltigo.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
Eŭropa Unio. Lingvaj kaj kulturaj aspektoj : Referaĵoj kaj diskutintervenoj / Red. Senad Čolić. -- Sarajevo: Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, 2011. -- 199 paĝoj; 300 ekz.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng