Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Delegacio de ĉinaj tibetologoj kunsidis kun kanadaj parlamentanoj
2012-06-01


Ĉinaj tibetologoj vizitas ĉefstabejon de la Kanada Kompanio Brodkasta en Toronto. 
 

Zhang Yun (la 3-a de dekstre), estro de la delegacio de ĉinaj tibetologoj, parolas en kunsido kun ĉinlingvaj amaskomunikiloj. 

 

    La 29-an de majo delegacio de ĉinaj tibetologoj kunsidis kun parlamentanoj de la federala parlamento de Kanado en Otavo, ĉefurbo de Kanado. Ili faris komunikadon pri tibetaj problemoj. Poste la delegacio akceptis intervjuon de La Globokaj Poŝto, tutlanda ĵurnalo de Kanado kun plej granda distribua kvanto, kaj konigis statojn pri ekonomia kaj socia disvolviĝo de Tibeto.

 

    Parlamentanoj ĉeestantaj la kunsidon diris, ke ili konis Tibeton ĉefe per opinioj de Dalai-lamao kaj la tibeta registaro en ekzilo kaj per la usona raporto pri homrajtoj. Membro de la delegacio, kiu longtempe okupiĝas pri studo kaj enketo de tibetaj problemoj, diris, ke Dalai-lamao kaj la tibeta registaro en ekzilo ĉiam disvastigas unuflankajn kaj malverajn parolojn, kaj la riproĉo de la usona raporto pri homrajtoj al Tibeto havas antaŭjuĝon.

 

    La delegacio konsistanta el 5 tibetologoj atingis Kanadon post vizito de Usono. Otavo estas la dua stacio de ĝia vojaĝo en Kanado. Antaŭ vizito al la urbo ĉinaj tibetologoj kunsidis kun ĵurnalistoj de ĉefaj kaj ĉinlingvaj amaskomunikiloj en Toronto, plej granda urbo en Kanado. Ili vizitos Vankuveron por fari interfluon.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng