Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
EU rifuzas himnon en Esperanto
2012-06-04

 

 

    "EEU nun konsideras multajn eblajn reagojn, kaj evitos iun ajn hastan decidon. Ni restos prudentaj", komentas la prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, Seán Ó Riain. Komence de aprilo Eŭropa Esperanto-Unio sendis al la ĉefa gvidorgano de EU, la Eŭropa Komisiono, proponon, laŭ kiu EU rekomendu la kantadon de la eŭropa himno en Esperanto. La celo de la iniciato laŭ Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) estis fortigi la komunan eŭropan identecon, grandigi la partoprenon de la civitanoj en la eŭropa integriĝo, donante al ili la eblon kanti kune, kaj certigi la respekton por ĉiuj eŭropaj lingvoj.

 

    Laŭ la reguloj de la Eŭropa Civitana Iniciato, la komisiono devis ene de du monatoj decidi ĉu la propono plenumas la formalajn postulojn. Nun pasis la du monatoj, kaj EEU ricevis la decidon, kiu estis kategoria rifuzo.

 

    –La Komisiono malakceptis eĉ la eblon komenci kolekti milionon da subskriboj por tiu iniciato, klarigante tion per la aserto ke neniu EU-lando agnoskas Esperanton kiel sian kulturan heredaĵon, skribas Zlatko Tišljar, sekretario de EEU, en retletero dissendita al aktivuloj de EEU la 1-an de junio.

 

    Zlatko Tišljar atentigas ke ekzistas multaj lingvoj en Eŭropo, kiuj sendube kontribuas al la eŭropa kultura heredaĵo, sendepende de tio, ĉu ili estas oficiale agnoskitaj.

 

    - Ni menciu la romaan, la rusan, la kurdan, turkan, araban, ĉinan kaj multajn aliajn lingvojn en kiuj kulture kreadas milionoj da eŭropaj civitanoj. Al tiuj sendube apartenas ankaŭ Esperanto, kiu apartenas al 30 lingvoj kun la plej riĉa vikipedia materialo en la mondo, al 64 lingvoj de google-tradukiloj kaj kiu havas riĉan originalan kaj tradukliteraturon kun pli ol 100.000 libroj.

 

    Laŭ la teksto de la letero li supozas ke la Eŭropa Komisiono timas sukcesan nomkolektan kampanjon, kiu laŭ li povus "startigi tuteŭropan debaton pri la demando de efika kaj justa komunikado en EU".

 

    - La estraro de EEU opinias skandala la decidon de la Komisiono malpermesi la aplikon de la nova leĝo al la iniciato de EEU, li skribas.

 

    Poste Zlatko Tišljar klarigis, ke la opinioj esprimitaj en lia letero ne estas oficiala komento de EEU, sed parto de interna diskuto.

 

    Tuj kiam la informo pri la rifuzo de la Eŭropa Komisiono atingis Liberan Folion, ni turnis nin al EEU por ricevi pliajn informojn. En sabato ni ricevis respondon de Seán Ó Riain, la prezidanto de EEU.

 

    Laŭ lia opinio, la Eŭropa Komisiono malĝuste interpretas siajn proprajn regulojn, argumentante ke la propono de EEU ne estas akceptebla, ĉar neniu membroŝtato de Eŭropa Unio esprimis sian subtenon al Esperanto.

 

    - La Komisiono rezonas kvazaŭ la celo de la propono estus antaŭenigi Esperanton. Tamen la celo estas antaŭenigi la himnon, kaj Esperanto estas la rimedo. Eble la sola rimedo kantigi la himnon, respektante la malsamajn kulturajn heredaĵojn de la membroŝtatoj. Do, se iu membroŝtato efektive subtenus Esperanton kiel parton de sia kultura heredaĵo, aliaj povus opinii ke Esperanto ne plu taŭgas kiel neŭtrala himna lingvo.

 

    Aldone Seán Ó Riain atentigas, ke laŭ la baza traktato pri la funkciado de Eŭropa Unio, EU ne nur kontribuu al la disvolviĝo de la kulturo de la membroŝtatoj, sed ankaŭ "reliefigu ilian komunan kulturan heredaĵon".

 

    - Esperanto estas ĝuste komuna kultura heredaĵo, ne nacia.

 

    La estraro de Eŭropa Esperanto-Unio ankoraŭ ne decidis, kiel ĝi pluiros post la rifuzo, diras Seán Ó Riain.

 

    - EEU nun konsideras multajn eblajn reagojn, kaj evitos iun ajn hastan decidon. Ni restos prudentaj.

 

    Eŭropa Esperanto-Unio en sabato transdonis al Libera Folio la anglalingvan leteron de la Eŭropa Komisiono, kiun ni tradukis kaj publikigas aparte.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 
Eŭropa Unio. Lingvaj kaj kulturaj aspektoj : Referaĵoj kaj diskutintervenoj / Red. Senad Čolić. -- Sarajevo: Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, 2011. -- 199 paĝoj; 300 ekz.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng