Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
"Plej bela ŝoforo" de Hangzhou
2012-06-04


Wu Bin post trafo de feraĵo laŭ video en la aŭto

 

    Posttagmeze de la 3-a de junio "plej bela ŝoforo" de la urbo Hangzhou, ĉefurbo de la provinco Zhejiang en sudorienta Ĉinio, estis honorita de la Hangzhou-a Fondaĵo por Justeco kaj Kuraĝo per la titolo "Hangzhou-a bravulo de justeco kaj kuraĝo". En la 29-a de majo Wu Bin, ŝoforo de la Dua filio de la Hangzhou-a Kompanio por Pasaĝera Transporto, kondukis pasaĝeran aŭtobuson de la urbo Wuxi al la urbo Hangzhou. Kiam la aŭtobuso veturas sur ekspresa aŭtovojo, feraĵo falis desupre sur la antaŭan glacon de la aŭto kaj trafis lian ventron kaj brakon, kio kaŭzis frakturon de liaj tri ripoj kaj rompiĝon de la hepato.

 

    En la danĝera momento, eltenante grandan doloron, Wu Bin malrapide haltigis la aŭton vojflanke kaj malfermis ĝiajn urĝajn lampojn kaj pordon por sekure elaŭtigi la 24 pasaĝerojn. 48-jara Wu Bin perdis sian vivon pro serioza vundo. Li estis nomita de retumantoj "plej bela ŝoforo".

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng