2012-06-04
La specimeno de la poŝtmarkoj |
|
 Emisia ceremonio de la poŝtmarkoj por la 12-a Tutlanda Sportkonkurso |
En la 2-a de junio la unua serio de licencitaj poŝtmarkoj estis emisiitaj en Shenyang, ĉefurbo de Liaoning-provinco en nordorienta Ĉinio. Sur la licencitaj poŝtmarkoj estis desegnita foko nomata Ningning, talismano de la 12-a Tutlanda Sportkonkurso.
Ĉi-foje emisiitaj eldonaĵoj inkludas memorigan koverton, poŝtmarkan libreton kaj du malsamajn albumojn pri la talismano de la sportkonkurso. Ili estis faritaj de organiza komitato de la 12-a Tutlanda Sportkonkurso kaj la Liaoning-a Poŝto-kompanio. La ĉefa desegnisto de la poŝtmarkoj estis Wang Huming, fama poŝtmarka desegnisto. Lia desegno montras la ekonomian evoluon en la marborda zono de Liaoning-provinco, sanigan sportadon de la tutprovinca popolo, sportistojn, sportejojn kaj stadionojn de la provinco.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng
|