2012-06-05
 Ekveturis la eksperimenta patrina ŝipo Xiangyanghong n-ro 9 kunportanta la homportantan batiskafon Jiaolong. |
|
 La homportanta batiskafo Jiaolong |
Matene de la 3-a de junio la ĉina eksperimenta patrina ŝipo Xiangyanghong n-ro 9 kunportanta la homportantan batiskafon Jiaolong ekveturis de la Sunan-a Internacia Kajo en Jiangyin de la urbo Wuxi en Jiangsu-provinco al mariana profundeca marareo por plenumi provveturadon de la homportanta batiskafo Jiaolong en profundeco de 7 mil metroj. 96 skafandristoj el 18 unuoj de Ĉinio defios la novan rekordon de subakviĝo de Ĉinio en la historio.
Ĉinio estas la kvina lando posedanta profundecan homportantan subakviĝ-teknologion en la mondo post Usono, Francio, Rusio kaj Japanio. Se Jiaolong atingos la profundecon de 7 mil metroj, ĝi kreos la novan profundecon atingitan de la homportantaj batiskafoj en la mondo.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|