Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Esperanto en la kolonja televidstacio center.tv en Germanio
2012-06-05

 

 

    La kolonja televidstacio center.tv sendis kontribuon pri Esperanto. La stacio gastis ĉe la kolonja Esperanto-grupo kaj krome havis Présence Bouvier kaj Harald Schmitz kiel gastojn en la studio.

 

    En la proksimume sepminuta raporto en la novaĵelsendo "Rheinzeit" de la 29-a de majo oni prezentis la kolonjan Esperanto-klubon kaj la lingvon Esperanto (proksimume ekde la mezo de la elsendo). Menciiĝis ankaŭ la somera renkontiĝo SOMERE 2012 de EsperantoLand en Jünkerath. Center.tv estas kaptebla en Kolonjo per kablo en proksimume 2 milionoj da loĝejoj; krome la sendostacio povas esti spektata tutmonde per interreto. Laŭ propraj informoj ĉiutage proksimume 123 000 homoj enŝaltas la programon.

 

(el EsperantoLand)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng