Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina paro kvalifikita al RoboPokalo
2012-06-05


Chen Qiujiang (meze) kaj Zhang Yuewei (dekstre) alĝustigas la programon por sia roboto. 

 

    Chen Qiujiang kaj Zhang Yuewei, lernantoj de la unua-jara klaso el la supera mezlernejo Ningshan, triumfis en la programo roboto-savo B, la ĉina elektkonkurso por la monda junulara konkurso RoboPokalo. Baldaŭ ili iros al Meksikio por partopreni en la konkurso RoboPokalo reprezentante la ĉinan teamon.

 

    Ningshan en profunda Qin-montaro estas ŝtat-nivele malriĉa gubernio, tamen manko de materialoj ne malhelpas la aspiron de lokaj lernantoj al scioj. En la jaro 2011 la supera mezlernejo Ningshan starigis studion sub la gvidado de scienc-teknika instruisto Liao Zesong. Pli ol 30 lernantoj el la unua-jara kaj dua-jara klasoj partoprenis en la libervola klaso pri roboto. Ili muntis roboton kaj programadis ĝin per C-programa lingvo. Estis la unua fojo por ili partopreni en enlandan roboto-konkurson kaj ĉampioniĝis en la provinca elektkonkurso.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng