Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Renkontiĝo en la Kultura Centro Esperantista de Svislando
2012-06-05


G. Silfer (la dua de maldekstre), prezidanto de la Kultura Centro Esperantista de Svislando, kaj D. Rooke (la dua de dekstre), vicprezidanto de la Kultura Centro Esperantista, kune kun Han Zuwu (la unua de maldekstre) kaj Li Zuguang (la unua de dekstre), ĉinaj samideanoj el la urbo Tianjin 
 

 (De maldekstre al dekstre) D. Rooke, Liu Jun, Li Zuguang, Han Zuwu, G. Silfer, Marcanti, Anna Bartek en la salono Lidia Zemenhof de la Kultura Centro Esperantista en la 23-a de majo, 2012 
 
 
(Supre) la domo de la Kultura Centro Esperantista, (sube maldekstre) kafo-paŭzo en la salono, (sube dekstre) geamikoj en la ĝardeno de la Kultura Centro Esperantista

 

    Post partopreno de la 64-a Internacia Fervojista Kongreso dum la semajno inter la 19-a kaj la 25-a de majo 2012 en Herzberg, urbo de Germanio, ĉina samideanoj Han Zuwu kaj Li Zuguang el la urbo Tianjin vizitis Svislandon. Varme akceptis ilin la geedzoj Dieter Rooke kaj Liu Jun en la Kultura Centro Esperantista de Svislando.

 

    En la 23-a de majo, je la 17-a horo, akurate oni renkontiĝis en la stacidomo de la urbo La-Chaux-Fonds. Jam ilin atendis Giorgio Silfer, prezidanto de la Kultura Centro Esperantista de Svislando. Li montris ĉiujn oficejojn, redaktejon de la gazeto Heroldo, seminarejon, bibliotekon, libroservon, klasĉambron kaj kuirejon kun la salono Lidia Zamenhof. Sinjoro Han Zuwu prezentis la pasintan kongreson de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio kaj rakontis pri Esperanto-asocio de Tianjin. Ĉirkaŭ granda tablo kolektiĝis ok frandemaj gastoj. Ili kune gustumis ĉin-stilajn pladojn kuiritajn de samideano Liu Jun el Tianjin, edzino de Dieter Rooke. La gastoj donacis ĉinan brandon, oni tostis unu al la aliaj senĉese en gaja etoso...

 

    Frumatene oni komencis interbabili en la ĝardeno antaŭ la Kultura Centro Esperanta kun arome florantaj peonioj, eglanterioj, siringoj kaj herbejaj floroj. Tiom da ĝojo, tiom da feliĉo... La tago estis sunbrila kaj agrabla -- la ekskurso en la urboj Berno kaj Luzerno. Vespere la geedzoj Rooke gastigis la samideanojn en la hejmo en la vilaĝo sidanta en la kantono Oensingen, Solothurn. Kun la ĉina manĝaĵo Jiaozio kaj rozkolora svisa vino oni daŭrigis la Esperantan familian rondon ĝis post noktomezo...

 

    Matene de la 25-a oni ĝisis sur la kajo de la stacidomo. Kvankam la renkontiĝo daŭris en mallonga tempo, sed la Esperanta amikeco estas profunda kaj restos en la koro de samideanoj por ĉiam!

 

(Kontribuo de Dieter Rooke el Svislando)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

 

 

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng