Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Eksiĝis ĉindevena sumoisto
2012-06-06


Guo Juncheng tondas hartuberon por Nakanokuni Sho. 

 

    La 2an de junio en la gubernio Saitama, Japanio, okazis hartubero-tonda solenaĵo por Nakanokuni Sho, ĉindevena fortulo kaj dua plej altranga sumoisto, tial li finis sian dekjaran karieron en sumoo.

 

    La solenaĵo okazis en la klubo, kie Nakanokuni Sho trejniĝis. Mastroj, kolegoj kaj amikoj entute pli ol cent personoj ĉeestis en la solenaĵo. Guo Juncheng, ĉefredaktoro de la ĵurnalo Moderna Ĉinio, tondis la hartuberon por Nakanokuni Sho.

 

    La ĉina nomo de Nakanokuni Sho estas Lü Chao, kiu naskiĝis en Pekino kaj estas 28-jaraĝa. Li iris al Japanio kiam li estis 19-jara, kaj partoprenis en matĉon en julio 2002. En la jaro 2011 li estis promociita, kaj fariĝis la tria ĉindevena jūryō (dua plej altranga titolo en la japana sumoo). En sia sumoa kariero li venkiĝis 218 fojojn kaj unufoje gajnis altklasan ĉampionecon.

 

    Severa vundo ĉe la talio post multjara luktado rezultigis lian eksiĝon.

 

    Nakanokuni Sho diris, ke post la eksiĝo li disvastigos sumoon en Ĉinio por ke pli da ĉinoj spertu tiun sporton.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng