2012-06-06 
− Celebre al la 125-jariĝo de Esperanto
de Laŭlum (Li Shijun)
 Laŭlum |
Centdudekkvin-jariĝas Esperanto!
L' esperantist-jubileantoj
korĝoje krias tra la mondo:
Ho, vivu vigle Esperanto!
Mi naŭdekjara ĉina homo
naskita en kampula domo
komencis lerni deksesjaraĝa
l' abocon de la idiomo.
La lingvo paca por popolo
plaĉis al mia juna koro,
sub gvid' de majstro Venlo Fon,
mi pene lernis kun fervoro.
Eĉ mankis al mi vortareto,
ne eblis al mi la aĉeto,
mi pruntis unu de amiko,
kaj ĝin kopiis en sekreto.
Min dekokjaran ftizo trafis,
prognozon mortan mi ekhavis:
"Vi vivos du jarojn maksimume!"
Sed Esperanto min elsavis!
Xiang Quanshen, sperta kuracisto,
estis bona esperantisto,
min helpis per operacio,
feliĉe daŭris mia ekzisto.
Mi lernis pli de l' pioniroj,
el iliaj verkoj kaj eldiroj:
Zamenhof, Kabe kaj Grabowski...
Kaloscay, Baghy...inoj, viroj...
Mi eĉ fariĝis profesia
per-Esperanta laboranto,
pli kaj pli sperta, energia
por-interlingva batalanto.
Por pac' , progreso, harmonio
laboris mi kun energio.
En la okuloj l' verda stelo
briladis ĉiam kun magio.
Per Esperanto mi akiris
amikojn, tra la mondo iris,
tradukis, verkis kaj prelegis...
pri ĝia povo mi tre miris.
Kreskadas l' Esperant-kulturo
per praktikad’: literaturo,
kongresoj kaj seminarioj,
agadoj kleraj kun plezuro.
Sur nia vojo multas baroj,
fortikas muroj de miljaroj,
progresas la afero nia
nur malrapide per la faroj.
Ni tamen plenas je espero,
senlace strebas por l' afero,
kaj restos firmaj kun fidelo
ĝis la atingo de la celo.
Centdudekkvin-jariĝas Esperanto!
L' esperantist-jubileantoj
korĝoje krias tra la mondo:
Ho, vivu vigle Esperanto!
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|