Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Gvidlibro "Bydgoszcz kaj Itineroj de Ludoviko Zamenhof en Pollando kaj Europo"
2012-06-06

    Okaze de 666 jaroj de Urbo Bydgoszcz (Pollando) kaj 125 jaroj de Esperanto Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo, Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo kaj Internacia Klubo Esperantotur en Bydgoszcz eldonis Gvidlibron "Bydgoszcz kaj Itineroj de Ludoviko Zamenhof en Pollando kaj Eŭropo" kun akompanoj mapoj de la Itineroj. Tiu valora Esperanto gvidlibro estis kunfinancita de buĝeto de la urbo Bydgoszcz, kio ebligis ĝian eldonon. La gvidlibron kun mapoj eblas ricevi perpoŝte pagante po kvin eŭroj po du kompletoj kun sendokostoj. Eblas ankaŭ ricevi eldonaĵojn "Ŝtatoj, landoj kaj lingvoj de la mondo" kun koloraj mapoj de la mondo, Eŭropo kaj urbo Bydgoszcz, kie estas signitaj Esperanto-kontaktoj en 135 landoj de la mondo. Tiam du kompletoj de ambaŭ eldonaĵoj kun sendokostoj vi povas ricevi pagante nur dek eŭroj al la konto de Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo en Bydgoszcz, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, Pollando - banka konto

 

    Bank Pocztowy SAO/Bydgoszcz Konto n-ro (IBAN): PL 80 13201117 2034 0100 2000 0001,SWIFT kodo POCZPLP4 por Internacia Centro

 

    Oni povas ankaŭ la samajn sumojn pagi al la konto de Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo, Nederlando por subkonto iktc-j kaj informi nin pri tio perpoŝte aŭ rete: info@esperanto.bydgoszcz.eu

 

    Tiu-ĉi favorpreza oferto validas ĝis la fino de junio 2012 aŭ ĝis elĉerpigo de la eldonaĵoj. Dankon pro via interesiĝo pri tiuj valoraj turismaj Esperanto-eldonaĵoj.

 

    Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo,

 

    Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo

 

    Internacia Klubo Esperantotur

 

    str. M. SKŁODOWSKIEJ-Curie10, 85-094 Bydgoszcz, Pollando

 

    Telefono: +48 52 346-11-51

 

    Retpoŝto: esperanto-turismo@wp.pl kaj info@esperanto.bydgoszcz.eu

 

El stud-esperanto

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 
Eŭropa Unio. Lingvaj kaj kulturaj aspektoj : Referaĵoj kaj diskutintervenoj / Red. Senad Čolić. -- Sarajevo: Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, 2011. -- 199 paĝoj; 300 ekz.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng