Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Libere uzebla Esperanto-instrumaterialo
2012-06-07

    Ĉar konfirmiĝas tra la mondo (Irano, Brazilo, Pollando...) kaj tra la jaroj la intereso, kiun vekas la rektmetoda lernolibro "Junulkurso", kvankam ĝia unua eldono aperis en 1952, la dua en 1957, la tria en 1961 kaj la kvara en 1970, ties eldonisto, SAT-Amikaro, permesas ĝian liberan uzon, parte aŭ entute, en ĉiuj landoj escepte de Francujo, Belgujo, Svisujo kaj Kebeko sub kondiĉoj ke:

 

    1. la uzado estu senpaga por la lernantoj;

 

    2. aperu la indikoj pri la fonto: "Junulkurso", kaj ties eldonisto: SAT-Amikaro, kun ties adresoj poŝta: 134, boulevard Vincent Auriol, FR-75013 Paris, Francio, interreta: esperohm@club-internet.fr kaj retpaĝaro: www.esperanto-sat.info;

 

    3. a. en kazo de presita eldono, SAT-Amikaro ricevu du ekzemplerojn de la koncerna eldono aŭ adaptaĵo; b. en kazo de interretaj paĝoj, ĝi ricevu kelkajn ekzemplerojn de montrindaj Esperanto-libroj eldonitaj en la koncerna lando, uzeblaj ekzemple por ekspozicioj aŭ aliaj manifestadoj pri Esperanto.

 

    La libro estas havebla ĉe la Libroservo de SAT-Amikaro, "Junulkurso" estas 96-paĝa, 20-leciona lernolibro en formato 240x150 mm. Ĝia prezo estas 7 eŭroj kun aparta libreto de komentoj en la franca. Ekzistas komentoj ankaŭ por hispanlingvanoj, itallingvanoj, portugallingvanoj kaj svedlingvanoj. La kasedo adaptita al ĝi kaj internacie uzebla kostas 7 eŭrojn.

 

(Redaktoro: Niu Xueqin)

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng