2012-06-07
Ĵus komenciĝis la tutmonda, tutpublika voĉdonado pri la rekomendoj por la konferenco Rio+20.
Du el rekomendoj de esperantistoj eniris la voĉdoneblajn rekomendojn. El la po dek rekomendoj laŭtemaj, 3 pluiros al pli altnivela pritraktado.
Nun la tuta mondo povas facile voĉdoni, sen neceso registriĝi. Do, proporcie, ni bezonas nun multegajn subtenvoĉojn (pli ol por la antaŭa fazo) por ke ili havu ŝancon esti inter la 3 elektotaj.
La du temoj, kie troveblas niaj subtenendaj rekomendoj estas la sekvaj:
I. Kategorio "Arbaroj" kun la temo "Protektu lingvan diversecon por konservi la tradiciajn sciojn kaj subteni biodiversecon."
II. Kategorio "Daŭripova evoluo por elimini malriĉecon" kun la temo "Malpliigi malriĉecon per protektado (promocio, respekto) de biodiverseco, lingvaj rajtoj kaj interkultura dialogo per neŭtrala internacia lingvo."
De unu komputilo eblas voĉdoni nur unufoje. Espereble vi havas aŭ trovos plurajn komputilojn. La ŝanco de la esperantistaj proponoj estas en niaj manoj.
Bonvole voĉdoni ĉe: http://vote.riodialogues.org/?l=en
(Stefano Keller)
el Edukado.net
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|