Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaŭguro de Zamenhofa Esperanto-Objekto
2012-06-07

    La inaŭguro de la Esperanto-strato en Moutiers-les-Mauxfaits, Francio, en la 3-a de junio 2012, arigis kelkdekon da loĝantoj de la vilaĝoparto "Hameau du Bois" kun membroj kaj simpatiantoj de la departementa asocio Espéranto-Vendée.

 

    Post senvualigo de la stratŝildo fare de la urbestro, s-ro Gérard Commailleau (ĵerar komajo), kun Henri Masson, prezidanto de Espéranto-Vendée, sekvis paroladoj de ambaŭ.

 

    Unue parolis Henri Masson. Kvankam iom longa (ĉ. 9 minutoj), lia parolado estis atenteme aŭskultata. Eĉ la ĉeestantaj infanoj restis saĝaj kaj ne tro senpacienciĝis. Li atentigis i. a. pri baldaŭa evento okazonta en la ĉefurbo de Vendeo, La Roche-sur-Yon, en la 9-a de junio, t. e. la internacia KER-ekzamensesio pri Esperanto. Li anoncis donacon, flanke de la asocio kaj de si mem, de du libroj por la municipa biblioteko : "La rue Zamenhof" (La Zamenhofa strato), de Roman Dobrzynski, kaj de "L' homme qui a défié Babel" (La homo, kiu defiis Babelon) kies kunaŭtoro li mem estas.

 

    S-ro Commailleau siaflanke substrekis la fortan engaĝiĝon de la prezidanto de Espéranto-Vendée por la Esperanto-afero, la kongruecon de la ideo de Esperanto kun civitanaj valoroj: "Tiu nova Esperanto-kvartalo volas esti loko de sincera rilatfaciligo, de bona konkordo kaj de fratecaj rilatoj."

 

    Ĉeestis ankaŭ pluraj membroj de la municipa Konsilantaro, i. a. la respondeculo pri kulturo, kaj la respondeculino pri la municipa biblioteko. La oficialan parton sekvis, donace de la municipo, amikeca kuntrinkado, kaj pikniko bedaŭrinde aparta laŭ opinio de personoj el ambaŭ flankoj.

 

    Ve, la planita ekspozicio kun konkurso ne povis okazi pro malfavoraj veterkondiĉoj. Tro forta vento difektis la informpanelojn kaj malebligis kompletan instaladon. Tamen la cetero de tiu ekspozicio, kiu parte konsistas el pli ol jam interrete videblaj 80 paneloj uzitaj dum la nacia festo, en la 14-a de junio 2011, sub la bazaro de Moutiers-les-Mauxfaits, estos ankaŭ interrete konsultebla en baldaŭa estonteco.

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 


La inaŭguro de la Esperanto-strato en Moutiers-les-Mauxfaits, Francio 
 
 
Partoprenantoj de la inaŭguro
 

Senvualigo de la stratŝildo fare de la urbestro, s-ro Gérard Commailleau kun Henri Masson, prezidanto de Espéranto-Vendée 
 

Parolas Henri Masson. 
 

Parolas urbestro Gérard Commailleau. 
 
 
Amikeca kuntrinkado kaj pikniko

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng