2012-06-07
 Trikolore glazuritaj terakotoj de aminialoj |
|
 Trikolore glazurita terakoto de dancistinoj tenantaj talitamburojn en la manoj |
|
 Trikolore glazuritaj terakotaj ĉevalo kaj ĝia rajdanto |
La 4-an de junio arkelogoj de la Luoyang-a Esplora Instituto de Kulturaj Restaĵoj kaj Arkeologio elterigis valorajn kulturajn restaĵojn el la tombo de la dinastio Tang en la urbo Luoyang, Henan-provinco de Ĉinio.
La elterigitaj pli ol 200 delikataj kulturaj restaĵoj de la dinastio Tang enhavas trikolore glazuritan terakotan ĉeval-rajdanton, trikolore glazuritan terakotan ĉeval-kondukanton, trikolore glazuritajn terakotajn dancistinojn, terakotajn animalojn kaj aliajn. Ili havas apartajn formojn. Plej delikata estas tiu kun du dancistinoj, kiuj kun alta hartubero kaj en amaranta supra ekstera vesto kaj verda jupo tenas talitamburon en la manoj. Ĝi estas unuafoje elterigita en Luoyang.
Laŭ konigo la tombo estis priŝtelita kaj la kulturaj restaĵoj konservitaj en niĉo ne estis trovitaj kaj ŝtelitaj. La tomboskribo montras, ke la mastro estas edzino de generalo de la dinastio Tang.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|