2012-06-07
 Eksponaĵoj en la muzeo |
|
 La simulaj skulpturoj pri fotografado |
Muzeo de malnovmodaj fotiloj oficiale malfermiĝos en la 9-a de junio en Ŝanhajo, urbo en sudorienta Ĉinio. Ĉiuj vizitantoj povos senpage iri en la muzean salonon en la dua Kultura Centro de la distrikto Huangpu de Ŝanhajo. La malfermo de la muzeo estas bonvenigo al la Sepa Ĉina Kultura Heredaĵa Tago.
En la muzeo estas specialaj ekspoziciaj areoj por malnovmodaj fotilaj fabrikoj, fotiloj de fama marko "Mevo" kun lensoj double reflektaj, simulaj skulpturoj pri fotografado, kolektitaj malnovstilaj fotiloj valoraj kaj tuta tradicia muntoĉeno de la "Mevaj" fotiloj. La muzeo celas al tio, ke oni komprenu la kulturon kaj la historion de la malnovmodaj fotiloj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng
|