Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Venis al EPĈ kaj ĈEL esperantistaj geknaboj
2012-06-07


La geknaboj demandas pri la laboroj de EPĈ kaj ĈEL. 
 

Tan Xiuzhu, eksa vicĉefredaktoro de EPĈ kaj eksa prezidantino de ĈEL salutas la geknabojn. 
 

Sinjorino Zhao Jun konigas al la geknaboj laborantojn de EPĈ. 
 

Kunfotiĝo 

 

    La 6-an de junio venis al la redakcio de El Popola Ĉinio kaj la Ĉina Esperanto-Ligo esperantaj lernantoj de la dualernojaro de la elementa lernejo Yongtai en Pekino, Ĉinio. Kune venis sinjoro Li Weilun, eksa prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio kaj profesoro de la Pekina Lingvistika Universitato, kaj sinjorino Yang Hongyan, kiu respondecas pri la instruado de Esperanto al 8 klasoj de la lernejo.

 

    Amindaj geknaboj prezentis konversaciojn kaj kantadon en Esperanto. En vigla kaj ĝoja etoso ili kunsidis kaj parolis kun laborantoj de El Popola Ĉinio. Sinjorino Zhao Jun, ĉefredaktoro de El Popola Ĉinio salutis ili kaj deziris, ke ili diligente lernu la lingvon. Laborantoj de EPĈ kaj la Ĉina Esperanto-Ligo aparte konigis al la geknaboj la ĉiutagan laboron de la redakcio kaj de ĈEL. Ankaŭ ĉeestis la kunsidon la denaska Esperantistino Revon, kiu nun laboras en EPĈ. Ŝi rakontis pri sia Esperanta travivaĵo kaj sia familio. Poste la geknabojn vizitis la oficejojn de EPĈ kaj ĈEL.

 

    Marte de 2011 la Elementa Lernejo Yongtai en Pekino malfermis E-kurson, kiun gvidis s-ro Li Weilun. Siatempe la instruistoj en la sama klaso lernis la lingvon kun la geknaboj kaj post duojara lernado ili kapablas doni lecionojn. Helpate de s-ro Li Weilun la E-kurso de la lernejo starigis ĝemelajn rilatojn kun la elementa lernejo Giacomo Leopardi de Italio. Estas kredeble, ke korespondaj kaj amikecaj rilatoj kun alilandaj elementaj lernejoj povas helpi al tiuj geknaboj uzi la lingvon kaj trovi esperantistajn amikojn.

 

(Teksto de Zhang Xiaotong kaj fotoj de Liu Sigong )

 

 

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng