Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Esperanto-bosko en Chaoyang-parko en Pekino
2012-06-08

 
 
 

 

    Matene de la 27-a de julio okazis en Chaoyang-parko de Pekino inaŭguro de la monumento por Esperanto-bosko. La inaŭguron ĉeestis 100 esperantistoj el pli ol 50 landoj. Ĝin prezidis s-ino Tan Xiuzhu, prezidantino de la Ĉina Esperanto-Ligo. Ĝin ĉeestis ankaŭ gvidantoj de UEA, la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, la pekina registaro, la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj la societo "Amikoj de Esperanto".

 

    Esperanto, internacia helpa lingvo kreita de pola doktoro Zamenhof en 1887, celas interkompreniĝon, pacon kaj amikecon de la mondo. En la pasintaj pli ol 100 jaroj milionoj da homoj lernis kaj uzis tiun neŭtralan lingvon.

 

    Kiel eterna memorigaĵo pri la kongreso, la Esperanto-bosko pruvis la amon de la ĉinaj samideanoj al Esperanto, notis la senĉesan progreson de E-movado de la mondo kaj la neforgeseblajn tagojn, en kiuj intime interkomunikiĝis esperantistoj de la mondo.

 

    La monumento el marmoro altas 2.6 metrojn kaj larĝas 1.4 metrojn. La fronta flanko surhavas la vorton "Esperanto-bosko" en Esperanto kaj la ĉina lingvo, dum la dorsa flanko estis gravurita je lakona historio de Esperanto kaj la dato de la 89-a UK.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng