2012-06-08 Apud la ĉefurbo de Bulgario, sur monto Vitoŝa la bulgara esperantistaro komencis konstrui montodomon. Ĉiudimanĉe 20-30 geesperantistoj helpas la masonistojn en la konstruado por ke la domo estu kiel eble pli frue preta. La laboron partoprenis ankaŭ geesperantistoj el Sovetunio, Pollando, Hungario kaj Svedio. Multaj gesamideanoj donacis pli ol unutagan sian salajron por la finkonstruo kaj la mebligo de la domo. Italaj kaj svedaj geesperantistoj ankaŭ finance kontribuis. Ĝi ekfunkciis en la printempo, 1961. Krom aliaj agadoj ĝi aranĝis ankaŭ bibliotekon kaj konstantan ekspozicion.
Redaktoro: Niu Xueqin |