Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Studenta grupo el Emden
2012-06-08

 

    Grupo de universitataj studentoj sub gvido de Sebastian Kirf pasigis kvar tagojn en Herzberg por lerni Esperanton en la Esperanto-domo en la Esperanto-urbo. Krom aktiva lernado, kiu donis al ili oficialajn kreditpoentojn, ankaŭ la libertempo kun kradrostadfesto kaj babilado en la "verda urbo" ne mankis.

 

    Ili ĝojis pri la fruktodonaj interparoladoj, ekzemple kun hispanaj, polaj kaj slovakaj geesperantistoj. La studentoj ankaŭ ĝojis pri la granda, ordigita biblioteko, nemalmultaj Esperanto-servoj, multaj esperantlingvaj indikiloj, vojmontriloj, manĝokartoj, ktp. Ili intencas reveni baldaŭ por daŭrigado de la Esperanto-studado. Eĉ en la regiona gazeto Harz Kurier aperis artikolo pri tiu vizito.

 

(el Esperanto-urbo)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng