2012-06-08
De la 19-a ĝis la 25-a de majo 2012 la Internacia Federacio de Esperantistaj Fervojistoj (IFEF) okazigas sian 64-an kongreson en Herzberg am Harz -- la Esperanto-urbo. Aliĝis 160 personoj el 21 landoj, el ĉiuj kontinentoj krom Aŭstralio. La lokajn organizajn taskojn plenumis kunlaborantoj, helpantoj de Interkultura Centro Herzberg kun la helpo de la urba administracio. La tutsemajna programo enhavis multajn kulturajn eventojn: koncertojn, filmprezentadon, balon, kaj multajn turismajn ofertojn: urborigardadon, ekskursojn al Göttingen, Scharzfeld, Goslar, Wernigerode kaj la Harz-montaro. Aparta atrakcio estis la uniformparado kaj la inaŭguroj de Esperanto-placo kaj la strato Joachim-Gießner-Weg antaŭ la stacidomo.
(el Esperanto-urbo)
Redaktoro: Zhang Xiaotong
1 |