2012-06-08
 Ŝtatestroj de la 6 membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo |
Posttagmeze de la 6-a de junio okazis en Pekino la 12-a Konferenco de la Konsilantaro de Ŝtatestroj de Membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO). Ĝin prezidis ĉina prezidanto Hu Jintao.
La konferenco daŭros 2 tagojn. Posttagmeze de tiu tago ŝtatestroj de la 6 membrolandoj de ŜKO inkluzive de Ĉinio, Rusio, Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio kaj Uzbekio faris unu-horan interparolon. Antaŭ la interparolo ili fotiĝis kune.
La ĉi-foja konferenco publikigos deklaron pri konstruo de regiono de longdaŭra paco kaj komuna prospero, difinos longperiodan celon por konstrui la regionon de ŜKO harmonia regiono kaj eksplikos la komunan starpunkton de la membrolandoj de ŜKO pri grandaj aferoj internaciaj kaj regionaj. Krome la ŝtatestroj de la membrolandoj aprobos la "Strategian planon de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo pri mezperioda disvolvado".
Krom ŝtatestroj de la 6 membrolandoj de ŜKO, la konferencon ĉeestis ankaŭ prezidentoj aŭ reprezentantoj de observanto-landoj de ŜMO inkluzive de Irano, Mongolio, Pakistano kaj Hindio, tiuj de Afganio kaj Turkmenio kiel gastoj de prezidanto-landoj, kaj respondeculoj de la Unuiĝintaj Nacioj, la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, la Ekonomia Komunumo de Eŭropo kaj Azio kaj la Organizo por Traktato de Kolektiva Sekureco.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|