Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Chen Haosu ricevis Ordenon de Leviĝanta Suno, Ora kaj Arĝenta Stelo
2012-06-08


Chen Haosu (la dua de maldekstre) kaj lia edzino (la tria de maldekstre) en la ceremonio 
 

Parolas Uichiro Niwa, japana ambasadoro. 
 

Chen Haosu prelegas. 
 

Uichiro Niwa (la unua de dekstre) laŭtlegas ordonon subskribitan de japana ĉefministro Yoshihiko Noda. 
 

Donado de ordeno al Chen Haosu (meze) 
 

Chen Haosu (maldekstre) manpremas kun Uichiro Niwa.
 

 

    Posttagmeze de la 6a de junio en la japana ambasadorejo al Ĉinio japana ambasadoro Uichiro Niwa donis Ordenon de Leviĝanta Suno, Ora kaj Arĝenta Stelo al Chen Haosu, eksa prezidanto de la Ĉina Popola Asocio por la Amikeco kun Fremdaj Landoj, konstanta membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, vicdirektoro de la Eksterafera Komitato sub la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, kaj prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, pro lia kontribuo al amikaj interŝanĝoj kaj reciproka kompreniĝo inter Japanio kaj Ĉinio.

 

    En la ordeno-dona ceremonio Uichiro Niwa diris, ke Chen delonge dediĉis sin al la amikeco inter la popoloj japana kaj ĉina; sub la ideo de registara diplomatio, kompletigita de neregistara diplomatio, li faris bonan ekzemplon kaj grandan klopodon por antaŭenigi popolajn interŝanĝojn kaj rektan dialogon inter la du landoj kaj tiel kontribuis por bonigi interpopolan senton kaj la amikecon inter la du landoj.

 

    Chen faris sinceran prelegon post la ceremonio. Li diris, ke li komencis sian karieron por la amikeco inter Ĉinio kaj Japanio de post la jaro 1979, ĉar en tiu jaro s-rino Deng Yingchao, forpasinta ĉina ŝtatgvidanto, postulis lin aliĝi al la delegacio de la Tutlanda Popola Kongreso por la vizito al Japanio; dank' al la zorgo de Deng, li akiris hodiaŭan atingon, kaj pro tio devas esti kontentaj liaj forpasintaj gepatroj; estas konate, ke inter Ĉinio kaj Japanio estas diverĝo kaj kontraŭo, se okazus plu deviĝo, malboniĝos la rilatoj inter la du landoj, tial lia laboro en la pasinteco ne estis tiel glata. En la estonteco li pli multe strebos por fortigi la kontakton inter la dulandaj popoloj, kulturi daŭrigantojn de la afero por la amikeco inter la du popoloj kaj serĉi distingan kontakt-manieron.

 

    Chen diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio restas ne stabilaj, kaj okaze de tiu ĉi ŝanco li deziras doni proponon, tute elkoran pro sia persistemo kaj amo al la amikeco inter Ĉinio kaj Japanio. Li diris, ke pro limigitaj objektivaj kondiĉoj, li ne povas individue fari pli da pozitivaj aferoj por akceli la amikecon inter Ĉinio kaj Japanio, tamen oni devas konscii, ke ambaŭ flankoj ne faru parolojn, kiuj povas rompi la reciprokan fidon, nek aferojn, kiuj povas damaĝi la rilatojn inter la du landoj, ĉar "ne fari unu negativan aferon estas pli grave ol fari cent pozitivajn aferojn."

 

    La japana registaro ordenas fremdlandanojn en ĉiu printempo kaj aŭtuno. En aŭtuno 2011 Japanio donis Grandan Kordonon de la Ordeno de Leviĝanta Suno al Zheng Bijian, eksa ĉefo de Ĉin-japana Amikeca Komitato por la 21a Jarcento pro lia penado al intensigo de hom-interŝanĝoj de Ĉinio kaj Japanio kaj disvolvo de ĉin-japanaj rilatoj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng