Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La retiriĝa tempo de la tridimensia filmo "Titanic" estis triafoje prokrastita en Ĉinio
2012-06-08


Afiŝo de la tridimensia filmo "Titanic" 

 

    En la 10-a de aprilo la tridimensia versio de la tutglobe fama filmo "Titanic" estis unuafoje prezentita en ĉinaj kinejoj. Tio kaŭzis tajdon de rigardantoj. La retiriĝa tempo de la filmo estis multfoje prokrastita, fine oni decidis ke la 10-a de junio estos la lasta templimo.

 

    La filmo devis esti retirita en la 10-a de majo, sed la templimo estis prokrastita ĝis la 24-a pro la entuziasmaj spektantoj. Kaj, oni denove etendis la templimon ĝis la 3-a de junio. Tamen la enspezo de la filma giĉeto jam atingis 980 milionojn da juanoj post kaŭkulo en la 4-a de junio. Por superi 1 miliardon da juanoj, la filmo estis triafoje prokrastita de sia retiriĝa templimo.

 

    Ĝis nun, la sumo de la giĉeta enspezo de la filmo "Titanic" jam superis 1,3 miliardojn inkluzive de la enspezo de la dudimensia versio en la jaro 1998 je 360 milionoj. "Titanic" estas la plej gajniga filmo en Ĉinio ĉi-jare.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Mondial prezentas en ĉi tiu volumo 60 mikronovelojn kaj unu suplementan novelon de la Esperanta aŭtoro Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng