Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĝemeliĝo de la Zaozhuang-a Universitato de Ĉinio kaj la Korea Universitato de Fremdaj Studoj pere de Esperanto
2012-06-08


S-ro Sun Mingxiao (dekstre) dum sia vizito al la Korea Universitato de Fremdaj Studoj en la jaro 2005 
 

S-ro Lee Young-koo (la dua de maldekstre) dum sia vizito al la Zaozhuang-a Universitato en la jaro 2005 
 

S-ro Sun Mingxiao (maldekstre) kaj s-ro Lee Young-koo en la Korea Universitato de Fremdaj Studoj en la jaro 2011 
 
 
Fraŭlino Woo (meze) kaj japana samideano d-ro Sasaki Teruhiro (la kvara de dekstre) kune kun esperantistoj en la Zaozhuang-a Universitato

 

    En la 7-a de junio la Zaozhuang-a Universitato de Ĉinio ricevis la komfirmilon de la Korea Universitato de Fremdaj Studoj por subskribi la interkonsenton por ĝemeliĝo pere de esperantistoj, kiuj laboras en la du menciitaj universitatoj.

 

    En la jaro 2005 s-ro Lee Young-koo, tiama prezidanto de la Korea Esperanto-Asocio kaj profesoro de la Korea Universitato de Fremdaj Studoj, faris viziton al la Zaozhuang-a Universitato laŭ la invito de s-ro Sun Mingxiao, vicprezidanto de la Zaozhuang-a Esperanto-Asocio. Dum la vizito ili diskutis pri kunlaboro de la du universitatoj. Post tio s-ro Sun Mingxiao dufoje vizitis la Korean Universitaton de Fremdaj Studoj. La du flankoj estas kontentaj por la reciprokaj vizitoj, ĉi-jare ili donis oficialajn proponojn por ĝemeliĝo de la du universitatoj. En marto de la kuranta jaro, fraŭlino Woo estis sendita de la Korea Universitato de Fremdaj Studoj al la Zaozhuang-a Universitato por lerni la ĉinan lingvon kaj Esperanton, kaj samtempe instrui la korean lingvon en la universitato. Al sia universitato fraŭlino Woo multfoje faris raporton pri situacio de la Zaozhuang-a Universitato, kaj pri siaj kontento kaj plezuro en la universitato.

 

    En la estonteco, la du universitatoj kunlaboros per interŝanĝo de instruistoj kaj studentoj, kaj per reciprokado de edukaj informoj kun la komuna celo: disvastigi Esperanton inter siaj instruistoj kaj studentoj.

 

(Kontribuo de Semio el Shandong, Ĉinio)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng