Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La libroservo de uea pli alloga por kreditkartaj klientoj
2012-06-11

    Mendado de libroj kaj aliaj varoj ĉe la Libroservo de UEA fariĝis ankoraŭ pli alloga kaj avantaĝa por tiuj, kiuj pagas siajn mendojn per kreditkarto aŭ PayPal. Ĝis nun la Libroservo fakturis al la klientoj 5% por la kredtikartaj kostoj, sed ekde nun UEA mem kovros tiujn kostojn. Sekve, al la prezoj de la varoj aldoniĝas nur la sendokostoj kaj, por klientoj el la landoj de Eŭropa Unio, la aldonvalora imposto.

 

    Jam antaŭe UEA transprenis la kostojn ĉe pagoj per kreditkarto aŭ PayPal, kiam temis pri membrokotizo de UEA/TEJO, aliĝkotizo de UK, kotizo de Societo Zamenhof aŭ Patrono de TEJO, kaj abonkotizo de "Esperanto" kaj "Kontakto". Al tiuj ĉi kazoj aldoniĝis la aĉetoj ĉe la Libroservo, sed por ĉiuj aliaj pagoj plu necesas krompagi 5%. Kiam temas pri granda sumo, ekzemple en kazo de kongresaj mendoj, estas konsilinde fari la pagon per banka ĝiro.

 

    Alia bona novaĵo koncernas vizitantojn de la Malfermaj Tagoj de la Centra Oficejo. Ili ĝuis tradicie rabaton de 10% ĉe ĉiuj aĉetoj en la Libroservo, sed ĉar saman rabaton ĉiukaze ricevus la individuaj membroj de UEA, tiu speciala rabato estis plialtigita al unu sesono de la prezo, t.e. 16,7%. La nova rabato estis aplikita jam en la ĉi-jara aprila Malferma Tago. La sekva Malferma Tago ĉi-jare okazos en sabato, la 24-a de novembro.

 

    Malgraŭ la plialtiĝo de la poŝtaj tarifoj la Libroservo de UEA plu fakturos 10% de la mendosumo por sendokostoj. La minimume fakturata sumo por sendokostoj tamen devis esti plialtigita de 4 eŭroj al 5 eŭroj. La plialtigo estos aplikata ekde la 1-a de julio. En la praktiko ĝi do koncernas mendojn, kiuj valoras malpli ol 50 eŭrojn. Por mendoj super 50 eŭroj la sendokostoj estos 10% de la sumo.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng