Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Tutmonda KER-ekzameno okazis en 17 landoj
2012-06-11

    Sume 360 personoj en 29 urboj de 17 landoj sabate la 9-an de junio partoprenis en la plej granda ĝisnuna sesio de lingvoekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). La ekzamensesion organizis la komisiono de UEA pri ekzamenoj, kies ĉefrespondeculo estas Katalin Kováts, kaj ĝi jam altiris la atenton de amaskomunikiloj en diversaj landoj.

 

 
Ekzameno en Jekaterinburgo

 

    Post plurjara preparlaboro, en decembro 2008 UEA lanĉis sian novan internacian ekzamensistemon, kiu konformas al la postuloj de la Konsilio de Eŭropo, kaj difinas la lingvosciajn nivelojn laŭ normigita sistemo.

 

    La sistemo de la Konsilio de Eŭropo difinas lingvoscion de nivelo A1 (plej baza) ĝis C2 (plej alta). El la ses ekzistantaj niveloj, la KER-ekzamenoj de UEA nun estas ellaboritaj por la mezaj niveloj B1, B2, kaj por la alta nivelo C1.

 

    Antaŭ la nuna granda sesio la KER-ekzamenon jam partoprenis entute 570 personoj. Plej populara estas la plej alta nivelo C1. Por ĝi ekzameniĝis pli ol duono el la ĝisnunaj partoprenintoj, entute 298 personoj. Ĉi-foje, en la granda tutmonda sesio, plej populara estas la plej suba proponata nivelo B1, por kiu sin anoncis 144 homoj. 116 personoj volis ekzameniĝi pri la meza nivelo B2, kaj 105 pri la plej alta nivelo C1.

 

    Pli ol kvindek homoj en diversaj landoj de monatoj preparis la plej grandan ĝisnunan komunan ekzamenon, kiu komenciĝis je la 9-a mezeŭropa horo en sep eŭropaj landoj - kaj samtempe en Tokio, kie estis la 16-a horo, en Malajzio kie estis la 15-a horo, en Jekaterinburgo, ke estis la 13-a horo, en Moskvo kie estis la 11-a horo. Samtempe komenciĝis ankaŭ la ekzamenoj en Helsinko kaj Rigo, kie estis la 10-a horo.

 

    Unu el la ĉi-fojaj KER-ekzamenoj okazis en La-Chaux-de-Fonds, kie havas sian sidejon la Eperanta Civito. La Civito dum lastaj jaroj sen granda sukceso klopodas disvastigi sian propran ekzamensistemon, bazitan sur la Komuna Eŭropa Referenckadro. Tamen en la Civita dialekto de Esperanto, la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) nomiĝas Komuna Eŭropa Framo de Referenco (KEFR).

 

    Je la horo kiam okazis la KER-ekzamenoj en Eŭropo kaj Azio, ankoraŭ dormis la loĝantoj de Ameriko. Tial dua bloko de la ekzameno okazis kelkajn horojn pli malfrue, por la loĝantoj de Meksiko, Kolombio, Brazilo kaj Argentino.

 

    La granda ekzamensesio estis nur skriba, kaj tial eblis ĝin aranĝi samtempe en multaj landoj, rakontas Katalin Kováts:

 

 
    -- Por gvidi la skriban parton ne necesas speciale akredititaj lingvistoj kaj lingvoinstruistoj, sufiĉis ke ni trejnu fidindajn personojn kaj zorgu tamen pri relative rigoraj administraj sekurpaŝoj. Farinte distanctrejnadon rete pere de mesaĝoj kaj instrufilmoj, kelkfoje ankaŭ telefone kaj skajpe estis pretigitaj 60 personoj, kiuj kunagadis en 29 lokoj, kaj tiel ni sukcesis ebligi ankaŭ al tiuj ekzameniĝi, kiuj ne povus vojaĝi al tiuj grandaj aranĝoj kie okazas kompleksaj sesioj.

 

    Libera Folio: Kian utilon havos la ekzamenitoj de sia atestilo?

 

    -- Se al iu gravas aparteni al tiu ĉi movado, lerni bone la lingvon, flegi ĝin, verŝajne utilos kaj gravos ankaŭ iom oficialigi tiujn konojn, ĉu por oni mem, ĉu por la familianoj, najbaroj, ĉu por profesiaj celoj. Sed pli serioze: en kelkaj lokoj la ekzameno rolis kiel kursfina taksado, valoris el movada aŭ universitata vidpunkto. Bonŝance, en pli kaj pli da lokoj oni jam fieras pri posedo de KER-atestilo.

 

    La rezultojn de la ĉi-foja sesio oni certe konos nur post unu monato. La paperoj estos senditaj al Budapeŝto, kie ilin taksos du sendependaj korektantoj, unu post la alia. Poste la ekzamenitoj povos vidi siajn poentojn en speciala retpaĝo de la hungara lingvoekzamena centro ITK.

 

 
    Sed alispecaj rezultoj estas videblaj jam nun: en multaj landoj informoj pri la tutmonda ekzameno aperis en diversaj amaskomunikiloj.

 

    Post la ĉi-foja sesio la suma kvanto de ekzamenitoj proksimiĝas al milo. La plej multaj ekzamenitoj sukcesas en la testo; fiaskas, laŭ Katalin Kováts, malpli ol kvin procentoj.

 

    -- Okazas ke sukcesas ĉiuj partoprenantoj. La risko malsukcesi estas plej granda en la parola parto, pro la aŭdkomprena testo, do, nun estas malpli da risko fiaski, ĉar temas pri nur skriba ekzameno.

 

    Sekvafoje KER-ekzamenoj okazos en Slovakio dum Somera Esperanto-Semajno en julio, en Vjetnamio dum la Universala Kongreso, kaj en Italio dum la Itala Esperanto-Kongreso en aŭgusto. Dezirantoj povas anonci sin en la retejo Edukado.net.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng