Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaŭguriĝis Statuo de Avalokiteŝvaro kun Mil Brakoj
2012-06-11


Inaŭgura ceremonio 
 

Inaŭgurita Statuo de Avalokiteŝvaro kun Mil Brakoj 

 

    La 9an de junio en Pumen-templo sur Xiangshan-monto de la urbo Pingdingshan, Henan-provinco en meza Ĉinio, inaŭguriĝis la Statuo de Avalokiteŝvaro kun Mil Brakoj, kaj al la inaŭgura ceremonio ĉeestis respektindaj monaĥoj kaj dek miloj da budaistoj el diversaj lokoj de la tuta mondo.

 

    La templo ekkonstruita en la fino de la Orienta Han-Dinastio (25-220) havas historion de pli ol 1800 jaroj kaj estas la plej frua budaisma ritejo por Avalokiteŝvaro. En la pagodo de Avalokiteŝvaro troviĝas steleo kun la surskriboj de Cai Jing, kaligrafo en la Norda Song-dinastio (960-1127), kiuj konstatis la historian pozicion de la templo kiel la origino de la han-stiligita Avalokiteŝvaro.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

 
Mondial prezentas en ĉi tiu volumo 60 mikronovelojn kaj unu suplementan novelon de la Esperanta aŭtoro Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng