Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Establiĝis ĉinlingva fondaĵo en Afriko
2012-06-12


Tian Xuejun, ĉina ambasadoro al Sud-Afriko, parolas en la ceremonio. 
 

Kunfotiĝo de ĉeestantoj en la ceremonio 

 

    La 9an de junio en Johanesburgo, Sud-Afriko, stariĝis Fondaĵo de Ĉinlingva kaj Kultura Edukado -- la unua en Afriko, kun la celo antaŭenigi lernadon de la ĉina lingvo en Sud-Afrko kaj disvastigi la ĉinan kulturon en Sud-Afriko.

 

    Troviĝas 300 miloj da ĉinoj kaj ĉindevenaj sud-afrikanoj en Sud-Afriko, kiu iĝis la afrika lando kun la plej multe da loĝantoj ĉinaj kaj ĉindevenaj. Ili plejparte loĝas aŭ laboras en Johanesburgo.

 

    La fondaĵo estas neprofita kaj akceptas mondonacon el Ĉinio kaj Sud-Afriko. Ĝi celas kreeme evoluigi ĉinlingvan edukadon, disvastigi la ĉinan kulturon kaj akceli la ĉin-afrikan kulturan interŝanĝon en Sud-Afriko kaj ceteraj afrikaj landoj per koherigo de la saĝeco de ĉinoj kaj ĉindevenuloj kaj kompletigo de ĉinaj kaj eksterlandaj resursoj.

 

    Tian Xuejun, ĉina ambasadoro al Sud-Afriko, esprimis en la ceremonio de la establiĝo de la fondaĵo, ke la fondaĵo iĝos la plej granda ĉinlingva eduka bazo en Afriko kaj faros grandan kontribuon por disvastigi la ĉinan kulturon kaj akceli la amikajn rilatojn inter Ĉinio kaj Sud-Afriko.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

 

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng