Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
"Reĝo de danco kun sola kruro" grimpis sur la 91-an etaĝon de la plej alta domo en Taibei, Ĉinio
2012-06-12


Zhai Xiaowei atingis la 91-an etaĝon de la domo Taipei 101.

 

    En la 10-a de junio, dum la konkurso nomata "Chartered · TAIPEI 101 kurkonkurso" (Standard Chartered · TAIPEI 101 Run Up) Zhai Xiaowei, "Reĝo de danco kun sola kruro" sukcese grimpis sur la 91-an etaĝon de la plej alta domo en Taibei, Ĉinio. Li grimpis 2046 ŝtupojn en 40 minutoj kaj 35 sekundoj sen helpo de sia lambastono.

 

    Je la naŭa kaj dek minutoj tiutage, ĉiuj ĉeestantoj hurais kiam Zhai Xiaowei atingis la 91-an etaĝon de la plej alta domo nomata "Taipei 101" en la konkurso kiu estis patronita de Banko Standard Chartered (Standard Chartered Bank) kaj okazigita en Taipei 101(TAIPEI 101).

 

    Iu raportisto demandis Zhai Xiaowei post la konkurso, ke kiel li povis grimpi tiel alte sen la lambastono. Zhai Xiaowei malkaŝis sian sekreton: rekte transsalti kvar aŭ kvin ŝtupojn kaj faru tiel plu, ofte "surgliti" per balustradoj ĉe la ŝtuparo.

 

    Zhai Xiaowei, naskita en Henan-provinco en la jaro 1984, perdis sian maldekstran kruron pro traktora akcidento en la kvara jaro. Li neniam sin rezignis kaj lernis dancon sub la helpo de bonkoraj homoj. Fine li sukcesis en la dancado kaj gajnis multajn premiojn. Li kaj lia partnero, dancistino Ma Li kiu perdis sian dekstran brakon, kune "kreis perfekton per siaj nekompletecoj, akiris senlimecon per siaj limigoj". Kiam la videoj de iliaj dancadoj estis elsendita en la retejo You Tube, la klakado atingis 8 milionojn en duona monato.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng