Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Historigrava konferenco en Triesto
2012-06-13

 

 

 

 

    De la 9-a (Tago de Eŭropo) ĝis la 11-a de majo 2012 okazis en Triesto (Italio), eŭropa konferenco "Kia estus Eŭropo nun, se ne ekzistus EU?". La konferencon organizis Eŭropa Esperanto-Unio kunlabore kun la loka partnero Triesta Esperantista Asocio. Kunpartneris ankaŭ E@I (Slovakio), Asocio por eŭropa Konscio (Slovenio) kaj Societo por eŭropa konscio (Kroatio).

 

    La projekton ellaboris EEU, kiu proponis kunfinancadon de la fondaĵo Eŭropo por Civitanoj de EU. Ĝi estis aprobita en 2011 kaj financita per 35 000 eŭroj. La tre aktuala temo helpis la organizantojn venigi al la konferenco eksterordinare gravajn personojn kaj mi kredas ke neniam en la 125-jara historio de Esperanto en aranĝo organizita de esperantistoj partoprenis du eksaj ŝtatprezidantoj kaj aro da eminentaj politikistoj kaj sciencistoj.

 

    En la konferenco partoprenis interalie la eksa ŝtatprezidanto de Kroatio Stjepan Mesi ć, la eksa ŝtatprezidanto de Slovenio Milan Ku čan, la eksa ministro pri eksteraj aferoj de Italio Gianni de Michelis, la nuna parlamentano de Eŭropa parlamento Antonio Cancian (italo), la eksa ĝenerala sekretario de Eŭropa Popola Partio Thomas Jansen, la eksa parlamentano de Eŭropa Parlamento Giorgio Rossetti (italo) kaj aro da fakuloj: François Grin el Svislando, Mladen Stani či ć el Kroatio, Bo žo Repe el Slovenio, Stefano Amodeo kaj Paolo Alessi el Italio, Se án Ó Riain el Irlando/Belgio kaj Zlatko Ti šljar el Slovenio/Kroatio. Post ĉiu el la prelegoj sekvis viglaj debatoj kun la publiko. La 10-an de majo okazis Ronda Tablo kiun gvidis Giorgio Rossetti kaj en kiu respondis al demandoj rilate la rolon de EU por konservi la pacon en la mondo Stjepan Mesi ć, Milan Ku čan, Thomas Jansen kaj Gianni de Michelis.

 

    La laborlingvoj de la aranĝo estis la itala, la angla kaj Esperanto, kaj en kelkaj kazoj ankaŭ la kroata kaj la slovena. La kompletan samtempan tradukadon ĉiuj povis sekvi en tiuj lingvoj danke al 7 interpretistoj, inter kiuj 5 esperantistaj, kiuj brile plenumis sian taskon: Nikola Ra ši ć, Michela Lipari, Cristina de Giorgi, Marek Blahu š kaj Istv án Ertl.

 

    Duono de la publiko estis esperantistoj, ĉefe norditalaj, kaj duono estis studentoj de ĵurnalismo el ses universitatoj de 5 landoj (AT, SK, SI, HR, IT) kiujn gvidis iliaj profesoroj. Por ili dum la konferenco estis organizitaj specifaj laborejoj, kiujn gvidis profesoro Stjepan Malovi ć el la universitato de Zadar kaj profesorino Gordana Vilovi ć el la universitato de Zagrebo, en kiuj la studentoj povis simuli diversajn politikajn situaciojn kaj esprimi siajn opiniojn rilate la ĉeftemon de la konferenco. Tiu agado estis sukcesa kaj por estonta ekzemplodona metodologio en ĵurnalismaj studoj.

 

    Fine de la solena malfermo kantis la Eŭropan himnon en Esperanto (laŭ la teksto de U. Broccatelli) la sopranulino Ingrid Jellenz, kiun akompanis la pianisto Elia Macr ì.

 

    Triesta Esperanto-Asocio sukcesis atingi pliajn sukcesojn:

 

    1) La konferencon aŭspiciis: la Ministro por Eŭropaj Aferoj de Italio, Enzo Moavero Milanesi

 

    2) Triesta E-Asocio ricevis pro la aranĝo Premion de la Prezidanto de la Itala Respubliko Giorgio Napolitano

 

    3) Finance subtenis la konferencon ankaŭ la Aŭtonomia Regiono Friulio-Venetio-Ĝulio.

 

    Diversmaniere helpis kaj subtenis ĝin ankaŭ Komunumo de Triesto, Universitato por Studoj de Triesto kaj Unesko-Centro de Triesto.

 

    La kunligo de gravaj politikistoj, sciencistoj kaj la ĵurnalisma fako lige al la Tago de Eŭropo en la itala urbo tuj apud la slovena landlimo allogis multajn profesiajn ĵurnalistojn el la du landoj. Estis deko da televidaj intervjuoj kun la gravuloj kaj multaj intervjuoj por radioj, aperis aro da artikoloj en la ĵurnaloj.

 

    Ne estis facile kunordigi la tutan laboron. Pro la sufiĉe bona preparplano ne okazis organizaj misoj, precipe danke al lokaj triestaj esperantistoj, gvidataj de Edvige Ackerman kaj la stabo de EEU, gvidata de Maja Ti šljar.

 

    Aparte kaj specife valoraj estis du vespermanĝoj: la unua kun la eksprezidantoj de Slovenio kaj Kroatio kaj iliaj akompanantoj kaj la dua kun la italaj politikistoj kaj kelkaj prelegantoj. La unua estis aparte signifa, ĉar dum la senceremonia vespermanĝo ni povis preskaŭ tri horojn kunesti senpere kun la historiaj personecoj, kiuj gvidis sian landon dum la plej malfacila tempo de la jugoslava milito. Surprizis nin la simpleco de Ku čan kaj Mesi ć, kiuj povis paroli pri kiu ajn temo (literaturo, filozofio, politiko…), sed ĉe tio daŭre rakonti amason da ŝercoj kaj anekdotoj el sia vivo. Feliĉe ni havis same lertan ŝercrakontanton kaj homon kiu konas bone multegajn temojn kaj parolas aron da lingvoj, Nikola Ra ši ć, kiu sukcese kunrolis en la defia tasko.

 

    Por la Esperanto-movado gravis ke tiuj homoj ne ĝeniĝis veni al aranĝo de esperantistoj, en kiu ili povis rekte sperti la normalan kaj kvalitan uzon de Esperanto en ĉiuj situacioj (kio plurajn el ili surprizis). En sia prelego Mesi ć kelkfoje menciis Esperanton, dirante interalie: "Mi esperas ke ankaŭ Esperanto trovos lokon en la estonta Eŭropa Unio ".

 

    Grava rezulto de la triesta multfaceta aranĝo estas ke ĝi kontribuis al la konsciigo pri tio kiom gravas Eŭropa Unio por la paco en Eŭropo kaj la mondo, kaj ni esperas ke io el tio post nia raporto al la Eŭropa Komisiono atingos la orelojn de la nunaj politikdecidantoj.

 

    Mi citas nun tion kion mi diris en la fermo:

 

    "Ni povas fieri ke EEU faris ion eksterordinaran. En la historio de Esperanto-movado neniam iu aranĝo kiun planis kaj organizis esperantistoj, havis tiom eminentan partoprenon de superaj politikistoj.

 

    Tio okazis dank' al pluraj faktoroj, inter kiuj mi nomas kelkajn:

 

    1) ke ni disponis pri kapabla teamo, kiu baze de sperto kaj profesia laboro sciis inventi la ĝustan kaj allogan projekton, kiun EU-instancoj pretis financi,

 

    2) ke nia movado evoluis sufiĉe, ke tiaj eminentuloj konis ĝin kaj pretis akcepti nian inviton partopreni, sciante ke tio ilin ne damaĝos,

 

    3) ke nia movado havas tiel kvalitajn interpretistojn, kiuj kapablas samkvalite plenumi la samtempan interpretadon inter Esperanto kaj pluraj aliaj lingvoj,

 

    4) ke EEU havas malpli formalan kaj tre flekseblan, sekve tre efikan strukturon de funkciado de organoj, kiun ne sufokas tro da propra burokratado."

 

    La aranĝo atingis multe pli ol ni esperis:

 

    a) La referaĵoj, diskutoj kaj la ronda tablo donis gravajn kontribuojn al la kuraĝigo de pluekzistado de EU en la nuna krizo.

 

    b) La temo kaj eminenta partoprenantaro allogis neantaŭvideble multajn reprezentantojn de publikaj medioj el Slovenio kaj Italio, kaj aperis plurdeko da televidaj kaj radiaj intervjuoj, raportaĵoj kaj multaj gazetaj artikoloj intetralie pro tio, ke la konferenco okazis en bone elektita tempo okaze de la Tago de Eŭropo.

 

    c) La partopreno de grupoj da junaj ĵurnalistoj kaj studentoj de ĵurnalismo havis tre interesan metodologian eksperimenton, utilan por ilia profesio, kaj la laborejoj de junaj homoj el pluraj landoj rezultigis multajn amikecojn.

 

    ĉ) Gravan rolon por la sukceso havis la bonega loka laboro de esperantistoj el Triesta Esperantista Asocio, kiuj senriproĉe organizis la tutan lokan kaj regionan laboron, sed ankoraŭ multe pli.

 

    Ili, gvidataj de Edvige Ackerman, sukcesis ricevi fortan subtenon de politikaj kaj sciencaj institucioj kaj personoj en Italio, la regiono Friulio-Venetio-Ĝulio kaj en Triesto mem.

 

    En la Fermo la prezidanto Se án Ó Riain prezentis la konkludojn de la konferenco:

 

    1. la ĝisnuna eŭropa integriĝo sukcesis starigi la plej longan periodon da paco, kiun Eŭropo travivis;

 

    2. necesas daŭrigi, plidemokratiigi, pliefikigi kaj pliprofundigi la eŭropan integriĝon por sekurigi pacon estonte;

 

    3. la ekonomia dimensio de la eŭropa integriĝo estas kaj estonte restos centre grava, sed ĝi sola ne sufiĉas;

 

    4. oni bezonos estonte plie evoluigi la kulturan, edukan kaj lingvan dimensiojn de la eŭropa integriĝo, kiu koncernas homojn kaj ne nur konsumantojn;

 

    5. aparte gravas plifortigi la ligojn, inter ili la emocian ligon, de la civitano kun la eŭropa integriĝo;

 

    6. la kantado de la eŭropa himno en neŭtrala lingvo, kiu ne apartenas al unu popolo, sed povos aparteni samnivele al ĉiuj eŭropaj popoloj kaj civitanoj, estas unu el multaj manieroj, kiuj povos kontribui al la supremenciitaj celoj;

 

    7. kadre de la eŭropa multlingveco necesas plidemokratiigi la lingvolernadon, por ke ĉiuj lernantoj spertu pli da sukceso en ĝi, kaj tiel kontribui al la edukaj celoj de la oficiala Eutagordo "Eŭropo 2020 ".

 

Zlatko Tišljar

(el Esperanto)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 
 
Mondial prezentas en ĉi tiu volumo 60 mikronovelojn kaj unu suplementan novelon de la Esperanta aŭtoro Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng