Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Karez-oj de Xinjiang, Ĉinio
2012-06-13

XI MO

 

    De multaj jaroj mi havis la impreson, ke Xinjiang estas bela je sia naturo, tamen kiam mi vojaĝis al Turpan de Xinjiang, mi vidis ĝiajn ĉarmojn ne nur de la naturo sed ankaŭ de talenteco kaj kreiveco de la loĝantoj. Ekaǔdinte la vorton karez-o, mi opiniis, ke ĝi estas puto aǔ pejzaĝo. Post la vizitado al Xinjiang mi ekkonis, ke ĝi fakte estas subtera kanalo konstruita por kolekti subteran akvon kaj ĝin konduki al la tersurfaco por irigaciado. Karez-oj, la Granda Muro kaj la Granda Kanalo Jinghang estas nomitaj kiel la tri antikvaj mirakloj de Ĉinio.

 

 
Karez-o

 

    Mi vizitis la parton de karez-o, kiu nun estas malfermita por vizitantoj. Ni malsupreniris laǔ la ŝtuparo ĉe la putobuŝo al la fundo. Tiam mi trovis, ke la loko estis konstruita kiel subtera kontraǔaerataka tunelo, kaj ke ĝi havas unupersonan altecon kaj kupolan tegmenton. La akvo estas pura kaj malvarma, fluas laǔ la kanalo kaj vizitantoj promenas ĉe la bordoj. En iu loko la alteco de la konstruaĵo iĝas tiom malalta, ke tiuj kun alta staturo devas iri la mezan parton de la ĉebordopasejo. Ekstere la temperaturo minimume estas 40 celsiaj gradoj, tamen ene de la karez-o la malvarmeta aero kun akompano de murmuranta riverfluo donas al la vizitantoj komfortan agrablecon. La klarigistino Guli diris, ke tiu ĉi loko estas proksima al la tersurfaco, kaj ke iuj karez-oj havas profundecon de 80-90 metroj, kie estas pli malvarmete ol en ĉi tiu kare-o.

 


La loĝ antoj prenas akvon el karez-o. 

 

    Guli fiere diris al ni: "En la pasintaj mil jaroj niaj antaŭuloj senĉese konstruis subterajn kanalojn, kiuj finfine formis la skalon, kiun ni hodiaǔ vidas." Ŝi diris, ke en tiu loko estas multaj karez-oj, kiuj povas atingi loĝlokojn kiel kranakvo. La akvo estas pura kaj filtrita de pli ol cent tavoloj da sabloŝtonoj. Mi prenis akvon el la fluo kaj trinkis, kaj mi trovis, ke la akvo estas dolĉeta kaj malvarmeta. Guli ŝerce diris, ke en Turpan eĉ azenoj trinkas puran akvon.

 

    Post la vizito al la karez-o ni venis al la ekspozicio surtera, kie ni pli multe konis la historion kaj strukturon de karez-oj.

 


Karez-o fluas al vilaĝo. 

 

    Turpan apartenas al la tipe kontinenta, seka kaj dezerta klimato, kaj estas la plej varma kaj seka loko en Ĉinio. En tiu regiono malofte pluvas dum la tuta jaro kaj la pluvfalo pojare estas nur 16 milimetroj, sed la vaporiĝa kvanto superas 3000 milimetrojn. La tagoj kun la temperaturo super 40 celsiaj gradoj ĉiujare atingas unu kaj duonon da monatoj. Somere la plej alta temperaturo iam atingis 49.6 celsiajn gradojn kaj tiu ĉe la tersurfaco superis 70 celsiajn gradojn kun ĝia rekordo je 82.3 celsiaj gradoj. Tial cirkulas la popoldiro:“Baki kukon sur ŝtonplaton kaj kuiri ovon en sabloj". Se loĝantoj kondukus degelan neĝon el la monto Tianshan sub tia klimata kondiĉo, ĝi vaporiĝus survoje aǔ malaperus inter la gruzoj de la Gobio. Antaǔ pli ol 400 jaroj antikvaj turpanoj utiligante la avantaĝon de la baseno komencis la talentan konstruadon – fosi kanalon sub tero por ke la neĝakvo fluu laǔ tiu kanalo kaj per tio konduki la profunde konservitan subteran akvon al malprofunda loko: tiu konstruaĵo estas nomata karez-o.

 

    Karez-o strukture konsistas el vertikala ŝakto, subtera kanalo, surtera kanalo kaj digo. Ŝakto rolas kiel pasejo de laborantoj dum la konstruado por transporti teron. Subtera kanalo estas la ĉefa parto de karez-o, kiu havas longecon de dekkelkaj kilometroj sub la tero, kaj la surtera kanalo kondukas akvofluon el la subtera kanalo al kampoj. Digo estas la elirejo de la subtera kanalo, kaj ĉe digo oni konstruas akvokolektejon, kie kiam la akvo atingas difinitan kvanton, oni utiligas ĝin por irigaciado.

 

    Por konstrui karez-on necesas tri kondiĉoj: unue riĉa fonto de subtera akvo; due, deklivo; trie la tertavolo kontraǔ tralikiĝo kaj defaliĝo, kaj ĉio ĉi tio estas preta en Turpan. Norde kaj okcidente de Turpan-a Baseno granda kvanto da degela neĝakvo kaj pluvakvo defluas de sur la montoj somere. Post kiam la akvo elfluas el la montoj ĝi rapide likiĝas al la sabla tero kaj fariĝas subtera rivero. Post longtempa kolektiĝo de la subtera akvo la akvoporta stratumo iom post iom dike formiĝas, kaj tio estas bona kondiĉo por konstrui karez-on. Krom tio sub la dezerto de Turpan estas gruzoj el argilo kaj kalkaĵoj, kaj la fortika kvalito de tiuj gruzoj estas favora al la konstruado de karez-o. En Turpan estas varmege kaj tie akvo facile vaporiĝas; tamen la karez-oj, subtere konstruitaj, kun malgranda elvaporiĝo povas konstante provizi grundojn per akvo sen influo de sezonoj kaj sabloventoj.

 


Oazo en dezerto akvumita de la karez-oj en Turpan 

 

    Turpan havas pli ol mil karez-ojn kaj ilia totala longeco atingas 5 mil km-ojn. Ĝi estas la loko kun la plej multaj karez-oj en Xinjiang. En Han-dinastio (25 – 220 p.K.) de Ĉinio jam aperis la embria formo de karez-oj. Post la evoluo de la Silka Vojo, ili estis ekkonstruitaj en Centra Azio kaj Persio. La karez-oj nun funkciantaj estis konstruitaj en Qing-dinastio kaj en la sekvaj jaroj. Ili akvumas kampojn kaj grundojn eĉ nun.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 

 

 
Aperis la ĉina traduko de la romano La Princo ĉe la Hunoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng